Tri Noveloj by Aleksandr Sergeevich Pushkin

A. S. PUŜKIN

TRI NOVELOJ

El la rusa originalo tradukis
D-ro Andreo Fiŝer
Membro de la Esperantista Lingva Komitato

Rekomendita de E. L. A.

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923
ESPERANTO-FAKO

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ

PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG

ANTAŬPAROLO
A. S. Puŝkin naskiĝis en Moskvo 26. V. 1799. Li devenis el antikva nobela familio, kies anoj estas plurfoje menciataj en la historio de Ruslando. Ĝuinte brilan instruadon, li jam en sia junaĝo, estinte ankoraŭ lernanto de la imperiestra Aleksander-liceo, komencis verki versaĵojn, kiuj vidigis neordinaran talenton kaj trovis grandan sukceson. Tamen monduma vivmaniero malhelpis plenan disvolviĝon de lia talento. Spite tio Puŝkin apartenas al la nombro de plej famaj rusaj poetoj de la komenco de la XIXa jarcento, kaj oni povas plenrajte egalvalorigi lin kun korifeoj de la mondliteraturo Schiller, Byron, V. Hugo k. a.

Puŝkin postlasis pli ol 500 verkojn de plej diversa enhavo kaj amplekso: lirikajn versaĵojn, epigramojn, gazetartikolojn, grandajn romanojn-poemojn (Ruslan kaj Ludmila, Eŭgenio Onegin), historiajn dramojn en versoj (Boris Godunov), prozajn romanojn kaj rakontojn (kies specimenojn ni donas en tiu ĉi volumeto), historiajn verkojn (Historio de la Pugaĉov-a ribelo) ktp.

Puŝkin estas unu el la plej meritoplenaj kreintoj de nuntempa rusa literatura lingvo. Li forlasis la pseŭdoklasikan manieron, kiu superregadis en tiutempa rusa literaturo, kaj sin turnis al temoj de reala vivo.

Kelkaj el liaj verkoj kaŭzis al li cenzurajn malagrablaĵojn kaj eĉ ekzilon el Peterburgo: li estis devigata dum kelke da jaroj loĝi en suda Ruslando kaj poste en sia bieno en Pskov-a gubernio.

Puŝkin mortis 38jara (29. I. 1837) en la plej brila disvolviĝo de sia talento, estinte mortvundita en duelo kun oficiro G. Hekkern-Dantes. En Moskvo staras lia monumento, solene inaŭgurita en la 1880a jaro.

A. F.

PIKREĜINO
I.
Foje oni ludis kartojn ĉe la rajdgvardiano Narumov. Longa vintra nokto forpasis nerimarkite; oni sidiĝis por vespermanĝi post la kvara matene. La gajnintoj manĝis kun granda apetito; la aliaj sidis distrite antaŭ malplenaj teleroj. Tamen, kiam aperis ĉampanvino, — la interparolado ekvigliĝis, kaj ĉiuj ĝin partoprenis.

— Kion ci estas farinta, Surin? — demandis la domomastro.

— Mi malgajnis, kiel kutime. Mi devas konfesi, ke malbonŝanco min persekutas: mi ludas singarde kaj neniam ardiĝas, nenio min konfuzigas, — tamen mi ĉiam malgajnas.

— Rigardu Herman-on! — diris unu el la gastoj, montrante junan inĝenieroficiron: — dum sia tuta vivo li ne eĉ unu fojon prenis kartojn en la manojn, tamen ĝis la kvina matene li sidas kun ni, observante nian ludon.

— Ludo min tre interesas, — rediris Hermano: — sed mi ne povas riski la neceson pro espero akiri superfluon.

— Hermano estas germandevena: do li estas prikalkulema, jen — la kaŭzo! — rimarkis Tomski. — Sed mian avinon, la grafinon Anna Fedotovna, mi tute ne komprenas.

— Kio? kial? — aŭdiĝis voĉoj.

— Mi ne povas koncepti, — daŭrigis Tomski: — kial mia avino ne ludas kartojn.

— Tute ne estas mirinde, — diris Narumov: — ke okdekjara maljunulino ne kartludas.

— Do vi nenion scias pri ŝi?

— Ne, vere, nenion.

— Aŭskultu do! Oni devas scii, ke mia avino, antaŭ ĉirkaŭ sesdek jaroj, veturis Paris-on kaj estis tie en granda modo. La homoj amase sekvis ŝin, por vidi „la Moskvan Venuson“; Richelieu ŝin amindumis, kaj mia avino asertas, ke li apenaŭ ne mortpafis sin pro ŝia senkoreco. Tiutempe la sinjorinoj ludis „faraonon“. Foje ĉe la reĝa kortego ŝi malgajnis al la duko de Orléans je honorvorto iun grandan sumon. Reveninte hejmen, dum senvestiĝado ŝi deklaris al mia avo pri sia malgajno kaj ordonis pagi ĝin. La mortinta avo, kiel mi memoras, estis kvazaŭ ŝia domadministranto. Li timis ŝin kiel fajron; tamen, aŭdinte pri tioma malgajno, li perdis la paciencon, ekkoleris, prenis kalkulilon, pruvis al ŝi, ke dum duonjaro ili elspezis duonmilionon, ke ili havas en Paris nek sian apudmoskvan, nek la saratovan bienon, kaj kategorie rifuzis pagi la monon. La avino lin vangofrapis kaj enlitiĝis sola, kiel signo de sia malfavoro. La morgaŭon ŝi venigis la edzon, esperante, ke la dirita hejma puno efikis, — tamen ŝi trovis lin neŝancelebla. La unuan fojon dum sia vivo ŝi malfieriĝis kaj finvenis al rezonadoj kaj klarigoj; ŝi esperis konsciencigi lin, pruvante, ke estas diferenco inter princo kaj veturigisto. Nenio farebla! La avo ribelis. Ne, ne, kaj nenion plu. La avino ne sciis, kion fari. Ŝi bone konis rimarkindan homon. Vi certe aŭdis pri la grafo de Saint-Germain, pri kiu oni rakontas multon miraklan. Vi scias, ke li afektis esti la „vaganta judo“, eltrovinto de viveliksiro kaj de filozofŝtono. Oni lin mokridis kiel ĉarlatanon, kaj Kazanova en siaj memorskriboj diras, ke li estis spiono; cetere Saint-Germain, malgraŭ sia mistereco, havis tre respektindan eksteraĵon kaj estis societema kaj kompleza homo. Mia avino ĝis nun ŝatas lin ĝis memforgeso kaj koleras, se oni parolas pri li senrespekte. La avino sciis, ke Saint-Germain povas disponi pri grandaj monsumoj. Ŝi decidis sin turni al li, sendis al li skribaĵeton kaj petis viziti ŝin senprokraste. La maljuna strangulo venis tuj kaj trovis ŝin en terura ĉagreno. Ŝi pripentris al li per plej nigraj koloroj la barbarecon de sia edzo kaj fine diris, ke sian tutan esperon ŝi fidas al lia amikeco kaj komplezemo. Saint-Germain enpensiĝis. „Mi povas servi al vi per tia sumo,“ li diris: „sed mi scias, ke vi ne estos trankvila, ĝis kiam vi ne elpagos vian ŝuldon, kaj mi ne volas kaŭzi al vi novajn klopodojn. Ekzistas alia rimedo, — vi povas regajni.“ — „Sed, kara grafo,“ respondis la avino: „mi diras ja al vi, ke mi tute ne havas monon.“ — „Mono ne estas bezona,“ rediris Saint-Germain: „bonvolu min aŭskulti.“ Kaj li malkovris al ŝi iun sekreton, pro kiu ĉiu el ni konsentus pagi tre kare…

La junaj kartoludantoj ekstreĉis la atenton. Tomski ekbruligis pipon, enspiris la tabakfumon kaj daŭrigis:

— Samvespere mia avino partoprenis „le jeu de la reine“[1] en Versailles. La duko de Orléans estis la kartbankisto; mia avino faciltone senkulpigis sin, ke ŝi ne alportis la ŝuldatan monon, pretekstinte iun elpensitan rakonteton, kaj komencis ludi. Ŝi elektis tri kartojn, — ĉiuj tri gajnis unu post la alia, kaj mia avino tute liberiĝis de sia ŝuldo.

— Bontrafa okazaĵo! — diris unu el la gastoj.

— Fabelo! — rimarkis Hermano.

— Eble falsitaj kartoj! — diris tria.

— Mi ne opinias tion, — respondis gravtone Tomski.

— Kiel! — ekkriis Narumov: — ci havas avinon, kiu divenas tri sinsekvajn gajnontajn kartojn, kaj ci ne profitas ŝian kabalistikon?!…
— He, je diablo! — respondis Tomski: — ŝi havis kvar filojn, inter ili mian patron, ĉiuj kvar — pasiaj kartludantoj, kaj al neniu ŝi malkovris sian sekreton, kvankam ĝi estus tre enspeziga por ili — kaj ankaŭ por mi. Tamen jen, kion rakontis al mi mia onklo, la grafo Ivan Iljiĉ, kaj kion li certigis per sia honoro. La mortinta Ĉaplicki, tiu sama, kiu mortis en plena mizero, malŝpareginte milionojn, foje en sia juneco malgajnis — se mi ne eraras, al Zoriĉ — ĉirkaŭ tricent mil rublojn. Li estis senesperega. Mia avino, kiu ĉiam estis severa al petolaĵoj de junaj homoj, ial ekkompatis Ĉaplicki-n. Ŝi konigis al li tri kartojn, por ke li ludu ilin unu post la alia, kaj igis lin ĵuri je sia honoro, ke li neniam plu kartludos. Ĉaplicki iris ĉe sian venkinton, kaj ili komencis ludi. Ĉaplicki metis sur la unuan karton kvindek mil kaj gajnis; li ludis „paroli“, „paroli-pe“[2], — regajnis la perditon kaj eĉ iom pli…

— Tamen, estas tempo por iri dormi: estas jam kvarono antaŭ la sesa.

Efektive, jam mateniĝis. La junuloj fintrinkis siajn glasojn kaj disiris.

II.
La maljuna grafino N. sidis en sia tualetejo antaŭ spegulo. Tri junulinoj ĉirkaŭis ŝin. Unu tenis poteton kun ruĝigilo, la dua skatoleton kun harpingloj, la tria kufon kun fajrokoloraj rubandoj. La grafino tute ne pretendis je beleco, jam delonge velkinta, tamen ŝi konservis ĉiujn kutimaĵojn de sia junaĝo, severe sekvis la modojn de la sepdekaj jaroj[3] kaj vestadis sin same longe, same zorge, kiel antaŭ sesdek jaroj. Apud fenestro, antaŭ brodstablo, sidis fraŭlino, ŝia edukatino.

— Mi vin salutas, grand’maman! — diris enirinta juna oficiro. — Bonjour, mademoiselle Lise. Grand’maman, mi havas peton al vi.

— Kio estas, Paul?

— Permesu, ke mi povu prezenti al vi unu el miaj amikoj kaj venigi lin vendrede al via balo.

— Venigu lin simple al la balo kaj tiam ci prezentos lin al mi. Ĉu ci estis hieraŭ ĉe X.?

— Ho, jes! estis tre gaje; oni dancis ĝis la kvina matene. Kiom bela estis sinjorino Jelecki!

— He, mia kara! Kion belan ci trovas en ŝi? Ĉu tia estis ŝia avino, la princino Darja Petrovna!… Sed mi supozas, ke ŝi jam tre maljuniĝis, la princino Darja Petrovna?

— Kiel — maljuniĝis? — rediris distrite Tomski: — ŝi jam antaŭ sep jaroj mortis.

La fraŭlino levis la kapon kaj faris signon al la juna homo. Li ekmemoris, ke oni kaŝadis antaŭ la maljuna grafino la morton de ŝiaj samaĝulinoj, kaj ekmordis sian lipon. Sed la grafino akceptis la novan por ŝi sciigon kun granda indiferenteco.

— Ŝi mortis! — ŝi diris: — kaj mi ne sciis tion! Ni ricevis samtempe la oficon de kortegaj fraŭlinoj, kaj kiam ni estis prezentataj al la imperiestrino…

Kaj la grafino je la centa fojo rakontis al la nepo sian anekdoton.

— Nu, Paul, — ŝi diris poste: — helpu al mi leviĝi el la seĝo. Lizanjo, kie estas mia flartabakujo?

La grafino kun siaj servistinoj iris post la kurtenŝirmilon por fini sian tualeton. Tomski restis kun la fraŭlino.

— Kiun vi intencas prezenti al la grafino? — mallaŭtvoĉe demandis Lizaveta Ivanovna.

— Narumov-on. Ĉu vi konas lin?

— Ne. Ĉu li estas oficiro aŭ civilulo?

— Oficiro.

— Inĝeniero?

— Ne, — kavaleriano. Kial vi supozis, ke li estas inĝeniero?

La fraŭlino ekridetis kaj respondis nenion.

— Paul! — ekkriis la grafino malantaŭ la ŝirmilo: — sendu al mi iun novan romanon, sed ne el la modernaj, mi petas.

— Kion vi volas diri per tio, grand’maman?

— Tio signifas, romanon, en kiu la heroo ne premsufokas sian patron aŭ patrinon, kaj en kiu malestas dronintaj kadavroj. Mi terure timas dronintojn.

— Tiaspecaj romanoj ne ekzistas nuntempe. Eble vi deziras havi rusan romanon?

— Ĉu do ekzistas rusaj romanoj?… Sendu tian, karulo, sendu nepre, mi tre petas!

— Pardonu, grand’maman, — mi devas rapidi… Ĝis revido, Lizaveta Ivanovna! Kial vi pensis, ke Narumov estas inĝeniero?

Kaj Tomski eliris el la tualetejo.

Lizaveta Ivanovna restis sola; ŝi forlasis sian laboron kaj rigardis tra la fenestro. Baldaŭ ĉe la kontraŭa stratangulo aperis juna oficiro. Ruĝo kovris ŝian vizaĝon; ŝi denove sin turnis al la laboro kaj klinis la kapon super la kanvaso. Tiumomente eniris la grafino, tute vestita.

— Ordonu, Lizanjo, ke oni jungu kaleŝon, — ni veturos promeni.

Lizanjo forlasis la brodstablon kaj komencis ordigi sian laboraĵon.

— Ĉu, mia kara, vi estas surda? — ekkriis la grafino: — tuj jungigu la kaleŝon.

— Jes! — respondis nelaŭte la fraŭlino kaj ekkuris en la antaŭĉambron.

Eniris servisto kaj prezentis la librojn, senditajn de la princo Pavel Aleksandroviĉ[4].

— Bone! Oni danku, — diris la grafino. — Lizanjo, Lizanjo, kien do vi kuras?!…

— Min vesti.

— Vi havas ankoraŭ tempon. Sidiĝu tie ĉi. Malfermu la unuan volumon, legu laŭte…

La fraŭlino prenis la libron kaj tralegis kelke da linioj.

— Pli laŭte! Kio estas al vi? Ĉu vi perdis la voĉon?… Atendu… Alŝovu al mi piedbenketon… pli proksime… nu!…

Lizaveta Ivanovna tralegis ankoraŭ du paĝojn. La grafino ekoscedis.

— Forĵetu la libron, — ŝi diris: — kia sensencaĵo! Resendu ĝin al princo Pavel kaj diru, ke oni danku… Kaj la kaleŝo?

— La kaleŝo estas preta, — respondis Lizaveta Ivanovna, rigardinte en la straton.

— Kial do vi ne estas vestita? — rediris la grafino: — mi ĉiam devas vin atendi. Tio estas netolerebla!…

Lizanjo forkuris en sian ĉambron. Apenaŭ forpasis du minutoj, la grafino eksonorigis per ĉiuj fortoj. Tri servistinoj alkuris tra unu pordo kaj lakeo tra alia.

— Estas ja neeble venigi vin, kiam bezone! — diris al ili la grafino. — Diru al Lizaveta Ivanovna, ke mi atendas ŝin.

Lizaveta Ivanovna eniris en ĉapelo kaj mantelo.

— Fine, mia kara!… Kia belvestiĝo! Pro kio?… kiun vi volas ĉarmi?… Kia estas la vetero? videble ventas.

— Ne, via grafina moŝto! Estas tre milde, — respondis la lakeo.

— Vi ĉiam parolas trafe-maltrafe! Malfermu la fenestran pordeton. Jen ĝi estas, — malvarmega vento!… Maljungu la kaleŝon! Lizanjo, ni ne veturos: estis tute senbezone vin belvesti.

„Jen kia estas mia vivo!“ — ekmeditis Lizaveta Ivanovna.

Efektive, Lizaveta Ivanovna estis tre malfeliĉa estulino. „Fremda pano estas maldolĉa,“ diris Dante, „kaj malfacilaj estas la ŝtupoj de fremda perono.“ Sed kiu kapablas pli forte senti la maldolĉon de dependeco ol malriĉa edukatino de altranga maljunulino? La grafino N., certe, ne havis malbonan koron, tamen ŝi estis kaprica, kiel dorlotita mondumulino, avara kaj enprofundiĝinta en malvarman egoismon, kiel ĉiuj gemaljunuloj, ŝatantaj sian tempon kaj fremdaj al la nuna. Ŝi daŭrigis partopreni ĉiujn vantaĵojn de la grandmondo; ŝi vizitadis balojn, kie ŝi sidis en angulo, kun ruĝigilo sur la vangoj kaj vestita laŭ antikva modo, kiel naŭzaspekta, sed neevitebla ornamaĵo de la balsalonego. La venantaj gastoj aliradis ŝin kun profundaj salutoj, kvazaŭ plenumante iun riton, kaj poste neniu sin okupis pri ŝi. Ĉe si mem ŝi akceptadis la tutan urbon, observante plej severan etiketon kaj rekonante nenies vizaĝojn. Ŝia multenombra geservistaro, grasiĝinta kaj griziĝinta en ŝia antaŭĉambro kaj servistejo, agadis laŭ sia plaĉo, senhonte priŝtelante la mortpretan maljunulinon. Lizaveta Ivanovna estis hejma martirino. Ŝi verŝadis la teon kaj aŭskultis riproĉojn pro superflue uzita sukero; ŝi laŭtlegis romanojn — kaj estis kulpa pri ĉiuj mankoj de la aŭtoro; ŝi akompanis la grafinon dum ŝiaj promenadoj kaj estis responda pri la vetero kaj pri stratpavimo. Al ŝi estis fiksita ia salajro, kiun oni neniam pagis al ŝi plene; tamen oni postulis, ke ŝi estu vestita kiel ĉiuj, tio estas, kiel tre malmultaj. En la mondumo ŝi ludis plej mizeran rolon. Ĉiuj konis ŝin, kaj neniu ŝin rimarkis; dum baloj ŝi dancis nur, kiam mankis kontraŭdancantoj; la sinjorinoj prenis ŝin je la brako ĉiufoje, kiam ili bezonis iri en tualetejon por ordigi ion ajn en sia vestaĵo. Ŝi estis fiera, akre sentis sian situacion kaj atente rigardis ĉirkaŭ si, malpacience atendante liberigonton; sed la junaj homoj, prikalkulemaj kaj vante ambiciaj, ne indigis ŝin je sia atento, kvankam Lizaveta Ivanovna estis centfoje pli aminda ol la arogantaj kaj malvarmsangaj dotulinoj, kiujn ili amindumadis. Kiomfoje, forlasinte nerimarkite la enuigan kaj luksan salonon, ŝi foriradis plori en sia malriĉa ĉambreto, kie staris papertapetita ŝirmilo, komodo, speguleto kaj ligna lito, kaj kie mallume brulis seba kandelo en kupra kandelingo.

Foje — tio okazis du tagojn post la vespero, priskribita en la komenco de nia rakonto, kaj unu semajnon antaŭ la sceno, ĉe kiu ni haltis, — foje Lizaveta Ivanovna, sidante apud fenestro ĉe brodstablo, senintence ekrigardis en la straton kaj ekvidis junan inĝenieroficiron, starantan senmove kaj direktintan la okulojn al ŝia fenestro. Ŝi mallevis la kapon kaj daŭrigis sian laboradon; post kvin minutoj ŝi ree ekrigardis, — la juna oficiro staris samloke. Ne havante la kutimon koketi kun preterpasantaj oficiroj, ŝi ne plu rigardis tra la fenestro kaj dum ĉirkaŭ du horoj brodis, ne levante la kapon. Venis la tempo de tagmanĝo. Ŝi leviĝis, komencis ordigi la brodstablon kaj, senintence rigardinte en la straton, denove ekvidis la oficiron. Tio ŝajnis al ŝi iom stranga. Post la tagmanĝo ŝi proksimiĝis al la fenestro kun iom maltrankvila sento, sed la oficiro forestis, kaj ŝi forgesis pri li…

Post kelke da tagoj, elirante kun la grafino por enkaleŝiĝi, ŝi denove ekvidis lin. Li staris ĉe la perono mem, kaŝinte la vizaĝon per la kastorfela kolumo de sia mantelo; liaj nigraj okuloj brilis el sub la trikorna ĉapelo. Lizaveta Ivanovna ektimis, ne sciante kion, kaj eksidis en la kaleŝon kun neklarigebla korpremo.

Reveninte hejmen, ŝi proksimiĝis al la fenestro, — la oficiro staris samloke, fikse ŝin rigardante; ŝi foriris, turmentata de scivolo kaj emociita de sento tute nova por ŝi.

De tiam forpasis ne eĉ unu tago sen tio, ke la juna homo, je difinita horo, aperis sub la fenestroj de ilia domo. Inter li kaj ŝi fariĝis neinterkonsentitaj interrilatoj. Sidante sur sia kutima loko kaj laborante, ŝi sentis lian proksimiĝon, levis la kapon, rigardis lin en ĉiu plua tago pli kaj pli longe. La juna homo, laŭŝajne, estis danka al ŝi pro tio: ŝi vidis, per la akra rigardo de juneco, ke rapida ruĝo kovris liajn palajn vangojn ĉiufoje, kiam iliaj rigardoj renkontiĝadis. Post unu semajno ŝi ekridetis al li…

Kiam Tomski petis la permeson prezenti al la grafino sian amikon, la koro de la junulino ekbatis. Sed eksciinte, ke Narumov estas ne inĝeniero, sed rajdgvardiano, ŝi ekbedaŭris, ke per sia maldiskreta demando ŝi malkovris sian sekreton al la ventanima Tomski.

Hermano estis filo de rusiĝinta germano, kiu postlasis al li malgrandan kapitalon. Firme konvinkita pri neceso firmigi sian sendependecon, Hermano ne tuŝadis eĉ la procentojn, vivis sole per sia salajro, permesis al si nenian elspezigan kapricon. Cetere, li estis kaŝema kaj ambicia, kaj liaj kamaradoj havis malofte okazon mokridi lian troan ŝparemon. Li havis fortajn pasiojn kaj flaman imagkapablon; tamen lia solida karaktero savis lin kontraŭ kutimaj eraroj de juneco. Jen ekzemplo: estante fundanime pasia kartludanto, li neniam prenis kartojn en la manojn, ĉar li konjektis, ke lia monhavo ne permesas al li (kiel li diradis) „riski la neceson por akiri superfluon“, — tamen li pasigis tutajn noktojn apud kartludaj tabloj kaj kun febra kortremo sekvis la diversajn peripetiojn de la ludado.

La anekdoto pri la tri kartoj forte impresis lian imagon kaj dum la tuta nokto ne forlasis lian kapon. „Ho, se la maljuna grafino, — li meditis la morgaŭan vesperon, vagante tra la peterburgaj stratoj, — malkaŝus al mi sian sekreton kaj konigus al mi la tri certajn kartojn! Kial ne ekprovi sian bonŝancon?… Min prezenti al ŝi, atingi ŝian favoron… eĉ fariĝi ŝia amanto… Sed ĉi ĉio postulas longan tempon, kaj ŝi estas okdeksepjara: ŝi povas morti post unu semajno, post du tagoj!… Kaj la anekdoto mem, — ĉu estas eble ĝin fidi?… Ne!… Kalkulemo, moderemo kaj laboremo — jen estas miaj tri certaj kartoj, jen kio triobligos, sepobligos mian kapitalon kaj donos al mi animkvieton kaj sendependecon!“ Rezonante tiamaniere, li ektroviĝis en unu el la ĉefaj stratoj de Peterburgo, antaŭ domo de antikva arĥitekturo. La strato estis plenplena je veturiloj; kovritaj kaleŝoj unu post alia rulis al la lumigita perono. El la kaleŝoj ĉiuminute montriĝis jen gracia piedeto de juna belulino, jen sprontintanta boto, jen silka ŝtrumpo kaj diplomata ŝuo. Peltoj kaj manteloj sinsekve aperadis antaŭ gravaspekta pordisto. Hermano haltis.

— Kies domo ĝi estas? — li demandis apudan policanon.

— De la grafino N., — respondis la policano.

Hermano ektremis. La mirinda anekdoto reaperis antaŭ lia imago. Li komencis paŝadi apud la domo, pensante pri ĝia mastrino kaj pri ŝia mirakla kapablo. Nur malfrue li revenis al sia modesta hejmanguleto; dumlonge li ne povis ekdormi, kaj post kiam la dormo fine lin ekposedis, li sonĝis pri kartoj, kovrita per verda tuko tablo, amasoj da bankbiletoj kaj ormoneroj; li ludis karton post karto, gajnis senintermanke, alŝovadis al si la oron kaj enpoŝigadis la biletojn. Vekiĝinte jam malfrue, li eksopiris pri perdo de siaj fantaziaj riĉaĵoj, denove iris vagadi tra la urbo kaj denove ektroviĝis antaŭ la domo de grafino N. Ŝajnis, kvazaŭ iu nekonata forto lin altirus tien. Li haltis kaj ekis rigardi la fenestrojn. En unu el ili li ekvidis nigraharan kapeton, klinitan, verŝajne, super libro aŭ manlaboro. La kapeto leviĝis. Hermano ekvidis freŝan vizaĝon kaj nigrajn okulojn. Tiu ĉi minuto decidis pri lia destino.

III.
Apenaŭ Lizaveta Ivanovna havis tempon por demeti la mantelon kaj ĉapelon, la grafino ree venigis ŝin kaj ordonis, ke oni alperonigu la kaleŝon. Ili iris sidiĝi en la veturilon. Sammomente, kiam du lakeoj enŝovis la maljunulinon tra la kaleŝpordeto, Lizaveta Ivanovna ekvidis apud la rado mem sian inĝenieron; li ekkaptis ŝian manon; ŝi povis apenaŭ rekonsciiĝi pro timo, la juna homo malaperis, — kaj en ŝia mano restis letero. Ŝi kaŝis ĝin en sia ganto kaj dum la tuta vojiro ŝi nenion vidis nek aŭdis. La grafino kutimis en la kaleŝo ĉiuminute fari demandojn: kiun ni ĵus renkontis? kiel estas nomata ĉi tiu ponto? kio estas skribita sur tiu elpendaĵo? Ĉi-foje Lizaveta Ivanovna respondadis trafe-maltrafe kaj tute malĝuste; la grafino ekkoleris.

— Kio fariĝis al vi, mia kara? Ĉu eble tetano vin ekposedis? Ĉu vi min ne aŭdas aŭ ne komprenas? Tamen, dank’ al Dio, mi nek kartavas, nek perdis ankoraŭ la saĝon?

Lizaveta Ivanovna ne aŭskultis ŝin. Reveninte hejmen, ŝi kuris en sian ĉambron, elprenis el sub la ganto la leteron, — ĝi ne estis sigelita. Lizaveta Ivanovna ĝin tralegis. La letero entenis amkonfeson; ĝi estis karesplena, samtempe respekta kaj … laŭvorte ĉerpita el sentimentala germanlingva romano; bonŝance Lizaveta Ivanovna ne sciis la germanan lingvon kaj restis kontenta.

Tamen ŝia akcepto de la letero treege ŝin maltrankviligadis. Estis la unua fojo, ke ŝi eniris en kaŝitajn, intimajn rilatojn kun juna viro. Lia aroganteco terurigis ŝin. Ŝi riproĉis sin mem pro nesingarda konduto kaj ne sciis, kion fari: ĉu ĉesi la sidadon apud la fenestro kaj per sia malatento malardigi la junan oficiron en liaj pluaj persekutadoj? ĉu respondi malvarme kaj decide? Ŝi havis neniun, de kiu ŝi povus peti konsilon: nek amikinon, nek instruantinon. Lizaveta Ivanovna decidis respondi.

Ŝi sidiĝis antaŭ skribotablo, prenis plumon, paperon — kaj enpensiĝis. Multfoje ŝi komencis sian leteron — kaj ŝiris ĝin: la vortoj ŝajnis al ŝi aŭ tro malseveraj, aŭ tro kruelaj. Fine ŝi sukcesis skribi kelkajn liniojn, kiuj ŝin kontentigis. „Mi estas certa, — ŝi skribis, — ke vi havas honestajn intencojn, ke vi ne volas ofendi min per senpripensa ago, sed nia konatiĝo ne devus esti komencata tiamaniere. Mi resendas al vi vian leteron kaj esperas, ke estonte mi ne havos kaŭzon por plendi pro nemeritita malrespekto.“

La morgaŭon, ekvidinte Hermanon iranta en la strato, Lizaveta Ivanovna leviĝis de sia brodstablo, iris en la salonon, malfermis fenestran pordeton kaj ĵetis sian skribaĵeton en la straton, fidante rapidmovecon de la juna oficiro. Hermano alkuris, eklevis ĝin kaj eniris en apudan sukeraĵejon. Rompinte la sigelon, li trovis sian leteron kaj la respondon de Lizaveta Ivanovna. Li atendis tion kaj revenis hejmen tre kontenta.

Post tri tagoj juneta, rapidokula komizino el moda magazeno alportis al Lizaveta Ivanovna skribaĵeton. Ŝi malfermis ĝin kun maltrankvila sento, supozante monpostulon, sed subite rekonis la skribmanieron de Hermano.

— Vi eraris, mia kara, — ŝi diris: — la letero ne estas por mi.

— Ne, certe por vi! — rediris la sentima knabino, ne kaŝante malican rideton: — bonvolu legi.

Lizaveta Ivanovna trakuris la skribaĵon: Hermano postulis rendevuon.

— Estas ne eble, — ŝi diris, ektiminte la trorapidecon de la postulo kaj la uzitan farmanieron: — ĝi estas certe skribita ne por mi. — Kaj ŝi disŝiris la leteron en pecojn.

— Se la letero ne estas por vi, kial vi ĝin disŝiris? — respondis la knabino: — mi estus redononta ĝin al la sendinto.

— Mi petas vin, karulino, — diris Lizaveta Ivanovna, ekruĝiĝinte pro ŝia rimarko: — neniam plu alportu al mi tiajn leterojn kaj diru al la sendinto, ke li devus honti.

Tamen Hermano ne ĉesis. Lizaveta Ivanovna ĉiutage ricevadis de li leterojn jen per tiu maniero, jen per alia. Ili jam ne estis tradukitaj el germana lingvo. Hermano skribis ilin en sia propra esprimmaniero, inspirite de pasio: ili entenis samtempe sindekliniĝon de liaj deziroj kaj malordon de senbrida imagemo. Lizaveta Ivanovna jam ne pensis resendi ilin: ŝi ĝuegis ilin kaj komencis respondi, — kaj ŝiaj leteroj de tago al tago fariĝis pli kaj pli longaj kaj amoplenaj. Fine ŝi ĵetis al li tra la fenestro jenan leteron: „Hodiaŭ okazos balo ĉe la ***a ambasadoro. La grafino ĉeestos ĝin, kaj ni restos tie ĝis la dua. Jen okazo por vi vidi min sen ĉeestantoj. Post kiam la grafino forveturos al la balo, la servistaro, kredeble, disiros; en la vestiblo restos sole la pordisto, kaj eĉ li kutime foriras en sian ĉambreton. Venu je duono post la dekunua. Supreniru la ŝtuparon. Se vi trovos iun ajn en la antaŭĉambro, vi demandos, ĉu la grafino estas hejme; oni diros al vi, ke ne, kaj — nenio farebla! — vi devos foriri. Sed, verŝajne, vi renkontos neniun. La servistinoj sidas ĉe si, ĉiuj en unu ĉambro. El la antaŭĉambro iru maldekstren, ĉiam rekte ĝis la grafina dormoĉambro; tie, malantaŭ kurtenŝirmilo, vi vidos du pordetojn: dekstre — en kabineton, kiun la grafino neniam eniras; maldekstre — en koridoron, el kie mallarĝa spiralforma ŝtuparo kondukas en mian ĉambron.“

Hermano tremegis kiel tigro, atendante la fiksitan horon. Je la deka vespere li jam staris antaŭ la domo de la grafino. La vetero estis terura: muĝis ventego, malseka neĝo falis floke; la stratlanternoj lumis malhele; la stratoj estis senhomaj; nur de tempo al tempo preterpasis veturigisto kun sia malgrasa ĉevalaĉo, rigardesplorante eblan malfruiĝintan pasaĝeron. Hermano staris vestita sole per surtuto, sentante nek venton, nek neĝon. Fine oni alperonigis la kovritan grafinan kaleŝon. Hermano vidis, ke du lakeoj elportis la kurbiĝintan maljunulinon, envolvitan en zibelpelto, kaj post ŝi facilmove eniris la kaleŝon ŝia edukatino en malpeza mantelo, kun la kapo ornamita per freŝaj floroj. La pordeto fermiĝis, kaj la kaleŝo peze ekruliĝis sur la malkompakta neĝo. La pordisto fermis la dompordon. Hermano komencis paŝadi antaŭ la domo. Li proksimiĝis al stratlanterno, rigardis sian poŝhorloĝon: ĝi montris dudek minutojn post la dekunua. Li restis sub la lanterno, okulfiksante la horloĝmontrilon kaj atendante la interkonsentitan templimon. Precize je duono post la dekunua Hermano eniris la hele lumigitan vestiblon. La pordisto forestis. Hermano suprenkuris la ŝtuparon, malfermis la pordon de la antaŭĉambro kaj ekvidis serviston, dormantan sub lampo en antikva eluzita apogseĝo. Per facilmovaj kaj firmaj paŝoj Hermano preterpasis lin. La salonego kaj gastoĉambro estis mallumaj. Nur la antaŭĉambra lampo iom lumigis ilin. Hermano eniris la dormoĉambron. Antaŭ ikonarujo, plena je antikvaj sanktobildoj, flagretis ora lucerno. Kolorperdintaj silkoŝtoftegitaj seĝegoj kaj kanapoj kun lanugaj kusenoj, kun foriĝinta orumaĵo, staris en malgaja simetrio laŭ la muroj, tegitaj per ĥinaj tapetoj. Sur unu el la muroj pendis du portretoj, pentritaj en Paris de sinjorino Lebrun; sur unu de ili vidiĝis viro ĉirkaŭ kvardekjara, rozvanga kaj korpulenta, en helverda uniformo kaj kun ordenstelo sur la brusto; sur la alia — juna belulino kun agla nazo, kun alte kombitaj, pudritaj kaj ornamitaj per rozo haroj. En ĉiuj anguloj de la ĉambro sin trudis al la rigardo porcelanaj paŝtistinoj, surtabla horloĝo farita de la fama Leroy, skatoletoj, ventumiloj kaj diversaj sinjorinaj ludiloj, elpensitaj en la fino de la pasinta jarcento, kune kun la Montgolfier-a aerostato kaj Mesmer-a animala magnetismo. Hermano sin direktis post la kurtenŝirmilon. Tie staris malgranda ferlito; dekstre sin trovis pordo, kondukanta en kabineton; maldekstre — alia, en koridoron; Hermano malfermis ĝin, ekvidis mallarĝan spiralforman ŝtuparon, kiu kondukis en la ĉambron de la edukatino. Sed li revenis kaj eniris la malluman kabineton. La tempo pasadis malrapide. Ĉio estis senlaŭta. En la gastoĉambro eksonoris la dekdua; en ĉiuj ĉambroj la horloĝoj faris la samon, — kaj ĉio ree eksilentis. Hermano staris sin apogante al malvarma kameno. Li estis kvieta; lia koro batis egalmezure, kiel ĉe homo, decidinta ion danĝeran, sed necesan. La horloĝoj eksonigis la unuan kaj poste la duan matene, — li ekaŭdis malproksiman bruon de kaleŝo. Nevola emocio ekposedis lin. La kaleŝo alveturis kaj haltis. En la domo oni ekmoviĝis. La servistoj kuris, aŭdiĝis voĉoj, la domo eklumiĝis. La dormoĉambron enkuris tri maljunaj ĉambristinoj, kaj la grafino, apenaŭ viva, eniris kaj sidiĝis en seĝegon. Hermano rigardis tra fendeto en la pordo. Lizaveta Ivanovna preterpasis lin. Hermano aŭdis ŝiajn rapidajn paŝojn laŭlonge de la ŝtuparo. En lia koro resonis io simila al konsciencriproĉo kaj ree eksilentis. Li kvazaŭ ŝtoniĝis.

La grafino komencis senvestiĝi antaŭ spegulo. Oni senpinglis ŝian rozornamitan kufon, demetis la pudritan perukon de ŝia griza kaj tondita kapo. Pingloj pluve ŝutiĝis ĉirkaŭ ŝi. Flava, arĝentbrodita robo falis ĉe ŝiajn ŝvelintajn piedojn. Hermano estis atestanto de naŭzaj misteroj de ŝia tualeto; fine la grafino restis en dormokamizolo kaj noktokufo; en tia vestaĵo, pli konvena al ŝia maljuneco, ŝi ŝajnis malpli teruriga, malpli malbela. Kiel ĉiuj maljunuloj ĝenerale, la grafino suferis pro sendormeco. Senvestiĝinte, ŝi sidiĝis apud fenestro en apogseĝo kaj forsendis la ĉambristinojn. Oni forportis la kandelojn; la ĉambro denove restis lumigata nur per lucerno. La grafino sidis tute flava, movetante la lipojn, balanciĝante jen dekstren, jen maldekstren. En ŝiaj malserenaj okuloj pentriĝis kompleta foresto de ia ajn penso; rigardante ŝin, oni povis opinii, ke la balanciĝado de la teruraspekta maljunulino devenis ne de ŝia volo, sed pro efiko de kaŝita galvanismo.

Subite tiu ĉi mortaspekta vizaĝo ŝanĝiĝis neklarigeble. La lipoj ĉesis moviĝi, la okuloj vigliĝis: antaŭ la grafino staris nekonata viro.

— Timu nenion, mi petas, ne alarmiĝu! — li diris per klaraŭdebla, sed ne laŭta voĉo: — mi neniel intencas malutili al vi; mi venis por petegi vin pri iu favoro.

La maljunulino silente lin rigardis kaj, laŭŝajne, ne aŭdis lin. Hermano ekimagis, ke ŝi estas surda, kaj kliniĝinte al ŝia orelo mem, li ripetis la samon. La grafino silentis kiel antaŭe.

— Vi povas, — daŭrigis Hermano, — estigi la feliĉon de mia tuta vivo, kaj ĝi kostos al vi neniom: mi scias, ke vi povas diveni tri sinsekvajn kartojn…

Hermano haltis. La grafino, videble, komprenis, kion li volis de ŝi; ŝajnis, kvazaŭ ŝi serĉus vortojn por sia respondo.

— Tio estis ŝerco, — ŝi diris fine: — mi ĵuras al vi, ke tio estis ŝerco!

— Tio ne estas ŝercinda, — rediris kolere Hermano: — rememoru Ĉaplicki-n, al kiu vi estis helpinta regajni.

La grafino okulvideble konfuziĝis. Ŝia mieno vidigis fortan emocion; sed tuj poste ŝi enprofundiĝis en antaŭan sensentecon.

— Ĉu vi povas, — daŭrigis Hermano, — difini al mi tri certe gajnontajn kartojn?

La grafino silentis. Hermano daŭrigis:

— Por kiu vi konservas vian sekreton? Ĉu por viaj nepoj? Ili estas riĉaj; ili eĉ ne konas la valoron de mono. Al malŝparemulo ne helpos viaj tri kartoj. Kiu ne scipovas gardi patran heredaĵon, tiu mortos en mizero spite ĉiaj demonecaj penadoj. Mi ne estas malŝparemulo; mi konas la valoron de mono. Viaj tri kartoj ne perdiĝos por mi. Nu?!…

Li haltis kaj kortreme atendis ŝian respondon. Ŝi silentis. Hermano ekstaris surgenue.

— Se iam ajn, — li diris, — via koro konis amsenton, se vi memoras ĝiajn ravojn, se vi eĉ nur unufoje ekridetis al ploro de novenaskita filo, se io homa batiĝis iam ajn en via brusto, — mi petegas vin per sentoj de edzino, de amatino, de patrino, per ĉio plej sankta en la vivo, ne rifuzu mian peton, malkaŝu al mi vian sekreton, ĝi ja neniom valoras al vi!… Eble ĝi estas ligita kun terura peko, kun perdo de poreterna feliĉego, kun diabla kontrakto… Pripensu: vi estas maljuna, al vi restas malmultaj vivojaroj, — mi estas preta preni sur min vian pekon. Malkovru al mi vian sekreton!… Pripensu, ke feliĉo de homo sin trovas inter viaj manoj, ke ne sole mi, sed miaj infanoj, nepoj kaj pranepoj benos vian memoron kaj honoros ĝin kiel sanktaĵon…

La maljunulino respondis ne eĉ unu vorton.

Hermano leviĝis.

— Maljuna sorĉistino! — li diris, kunpreminte la lipojn: — do mi devigos vin respondi al mi!…

Sammomente li elpoŝigis pistolon. Ekvidinte ĝin, la grafino duafoje elmontris fortan emocion: ŝi ekbalancis la kapon kaj levis la manon, kvazaŭ ŝirmante sin kontraŭ pafo; poste ŝi ekruliĝis surdorsen … kaj restis senmova.

— Ĉesu viajn infanaĵojn, — diris Hermano, prenante ŝian manon: — mi vin demandas lastfoje, — ĉu vi volas komuniki al mi viajn tri kartojn? jes aŭ ne?

La grafino ne respondis. Hermano konvinkiĝis, ke ŝi estis morta.

IV.
Lizaveta Ivanovna sidis en sia ĉambro, ankoraŭ ne demetinte la balkostumon, enprofundiĝinta en meditadojn. Reveninte hejmen, ŝi rapidis forpermesi la duondorman servistinon, proponantan al ŝi siajn servojn, diris, ke ŝi mem sin senvestis, kaj kortreme eniris sian ĉambron, atendante trovi tie Herman-on kaj dezirante ne trovi lin. Unuarigarde ŝi certiĝis pri lia foresto kaj dankis la sorton pro la malhelpo, malebliginta ilian rendevuon. Ŝi sidiĝis kaj, ne senvestante sin, ekis rememoradi ĉiujn cirkonstancojn, kiuj forlogis ŝin dum tiom mallonga tempo tiom malproksimen. Apenaŭ pasis tri semajnoj de la tago, kiam ŝi unuafoje ekvidis tra fenestro la junan oficiron, — kaj ŝi jam korespondas kun li, kaj li sukcesis igi ŝin difini al li noktan rendevuon. Ŝi sciis lian nomon nur tial, ke kelkaj el liaj leteroj estis subskribitaj de li; ŝi neniam parolis kun li, neniam aŭdis lian voĉon, nenion aŭdis pri li … ĝis la hodiaŭa vespero. Stranga afero! tiun ĉi vesperon, dum la balo, Tomski, ofendita de la juna princidino Paŭlino Y., kiu kontraŭ sia kutimo koketis ne kun li, intencis sin venĝi, montrante al ŝi sian indiferentecon: li invitis Lizaveta Ivanovna-n kaj dancis kun ŝi senfinan mazurkon; dumdance li ŝercadis pri ŝia inklino al inĝenieroficiroj, certigis, ke li scias pli, ol ŝi povus supozi, kaj kelkaj el liaj ŝercoj estis tiom celtrafaj, ke Lizaveta Ivanovna kelkfoje pensis, ke li scias ŝian sekreton.

— De kiu vi scias ĉion ĉi? — ŝi demandis ridante.

— De iu amiko de via konatulo, — respondis Tomski: — tre rimarkinda homo.

— Kiu do estas la rimarkinda homo?

— Lia nomo estas Hermano.

Lizaveta Ivanovna respondis nenion, sed ŝiaj manoj kaj piedoj glaciiĝis…

— Hermano estas, — daŭrigis Tomski, — vere romaneca persono; li havas profilon de Napoleono kaj animon de Mefistofelo. Mi supozas, ke sur lia konscienco pezas almenaŭ tri krimoj. Kiel, vi paliĝas?

— Mi havas kapdoloron… Kion do diris al vi Hermano … aŭ … kia estas lia nomo?…

— Hermano estas malkontentega pri sia amiko: li diras, ke lialoke li agus tute alimaniere… Mi eĉ opinias, ke Hermano mem interesiĝas pri vi; almenaŭ li aŭskultas tre neindiferente la amajn interjekciojn de sia amiko.

— Kie do li vidis min?

— Eble en preĝejo, dum via promeno!… Dio ĝin scias! Eble en via ĉambro, dum via dormo, — li ĉion kapablas…

Proksimiĝintaj al ili tri sinjorinoj kun kotiljona demando: „oubli ou regret?“[5] interrompis la konversacion, kiu fariĝis por Lizaveta Ivanovna turmente scivoliga.

La dancantino, elektita de Tomski, estis la princidino Paŭlino mem. Ŝi sukcesis sin pravigi antaŭ li, dancante plian rondon kaj turniĝante plifoje antaŭ sia seĝo. Tomski, reveninte al sia sidloko, ne pensis plu pri Hermano, nek pri Lizaveta Ivanovna. Ŝi volis nepre daŭrigi la interrompitan interparoladon; tamen la mazurko estis finita, kaj baldaŭ poste la grafino forveturis.

La diroj de Tomski estis nenio alia ol dummazurka babilado; sed ili profunde eniĝis en la animon de la juna revemulino. La portreto, skizita de Tomski, similis la bildon, kunmetitan de ŝi mem; dank’ al samtempaj romanoj tiu banala personaĵo timigis kaj ĉarmis ŝian imagon. Ŝi sidis, kruciginte la nudajn brakojn, klininte sur la nekovritan bruston sian florornamitan kapon… Subite la pordo malfermiĝis, kaj eniris Hermano. Ŝi ektremis…

— Kie vi estis? — ŝi demandis timoflustre.

— En la dormoĉambro de la maljuna grafino, — respondis Hermano: — mi ĵus venas de tie. La grafino mortis.

— Dio mia!… kion vi diras?!…

— Kaj kredeble, — daŭrigis Hermano, — mi estas kaŭzo de ŝia morto.

Lizaveta Ivanovna ekrigardis lin, kaj en ŝia animo resonis la vortoj de Tomski: „sur la konscienco de tiu homo pezas almenaŭ tri krimoj!“ Hermano sidiĝis sur fenestrobreto apud ŝi kaj rakontis ĉion.

Lizaveta Ivanovna aŭskultis lin kun teruro. Sekve la pasiaj leteroj, la flamaj postuloj, la aroga, persista persekutado — ĉio ĉi ne estis amo!… Mono, — jen pri kio soifis lia animo!… Ne ŝi estus povonta kontentigi liajn dezirojn kaj lin feliĉigi!… La malriĉa edukatino estis sole blinda helpantino de rabisto, de mortiginto de ŝia maljuna bonfarantino!… Ŝi ekploris maldolĉe en sia tro malfrua, doloriga ekpento. Hermano rigardis ŝin senvorte; lia koro ankaŭ suferis. Tamen ne la larmoj de la kompatinda junulino, ne la mirinda ĉarmo de ŝia malĝojego emociigis lian senindulgan animon. Li ne sentis konsciencriproĉojn, pensante pri la mortinta maljunulino. Lin terurigis nur senrevena perdo de la sekreto, de kiu li atendis sian riĉegiĝon.

— Vi estas monstro! — diris fine Lizaveta Ivanovna.

— Mi ne intencis ŝian morton, — rediris Hermano, — mia pistolo ne estas ŝargita.

Ili ambaŭ eksilentis.

Jam mateniĝis. Lizaveta Ivanovna estingis la finbrulontan kandelon. Pala lumo ekheligis ŝian ĉambron. Ŝi viŝis siajn plorruĝajn okulojn kaj eklevis ilin al Hermano; li sidadis sur fenestrobreto, kunmetinte la manojn kaj minace sulkiginte la frunton. En tia pozo li mirige rememorigis portreton de Napoleono. Tia simileco impresis eĉ Lizaveta Ivanovna-n.

— Kiamaniere elirigi vin el la domo? — diris fine Lizaveta Ivanovna: — mi projektis konduki vin tra flanka elirejo, — sed estus necese preterpasi la dormoĉambron, kaj mi timas tion.

— Diru al mi, kiamaniere mi povos trovi la flankan elirejon; mi foriros sola.

La junulino ekstaris, prenis el komodo ŝlosilon, donis ĝin al Hermano kun detala instrukcio. Li premis ŝian malvarman, senrespondan manon, kisis ŝian klinitan kapon kaj eliris.

Li malsupreniris la spiralforman ŝtuparon kaj reeniris la grafinan dormoĉambron. La mortinta maljunulino sidis ŝtoniĝinta; ŝia vizaĝo esprimis profundan kvieton. Hermano haltis antaŭ ŝi, dumlonge ŝin rigardis, kvazaŭ volante certiĝi pri la terura vero; fine li eniris la kabineton, ekpalpis post la tapetoj la pordon kaj malsupreniris malluman ŝtuparon, emociita per strangaj sentoj. „Laŭ tiu ĉi sama ŝtuparo, — li meditis, — eble antaŭ sesdek jaroj, en tiun saman dormoĉambron, je sama horo, en orbrodita vesto, premante al la brusto sian trikornan ĉapelon, laŭmode frizita, ŝteliris juna feliĉulo, nun jam de longe putriĝinta en sia tombo, — kaj hodiaŭ la koro de lia iama amatino ĉesis bati…“

Malsupre de la ŝtuparo Hermano ekvidis pordon, malfermis ĝin per la donita al li ŝlosilo, sin trovis en trapasa koridoro kaj eliris en la straton.

V.
Tri tagojn post la fatala nokto, je la naŭa matene, Hermano iris al la ***a monaĥinejo, kie estis okazonta la funebra diservo kaj enterigo de la mortinta grafino. Ne sentante penton, li ne povis tamen tute mallaŭtigi la voĉon de sia konscienco, ripetadanta al li: „ci mortigis la maljunulinon!“ Havante malfortan kredon, li havis multe da superstiĉoj. Li kredis, ke la morta grafino povis malfavore influi lian vivon, kaj decidis ĉeesti la enterigon por elpeti ŝian pardonon.

La preĝejo estis plena. Hermano nur pene sukcesis antaŭeniĝi tra la homamaso. La ĉerko staris sur pompa katafalko sub velura baldakeno. La mortintino kuŝis kun surbruste krucigitaj brakoj, en punta kufo kaj blanka atlasa robo. Ĉirkaŭe staris ŝiaj hejmanoj: servistoj en nigraj kaftanoj kun blazonrubandoj surŝultre kaj kandeloj enmane; parencoj en profunde funebraj kostumoj — infanoj, nepoj kaj pranepoj. Neniu ploris; larmoj estus afektado. La grafino estis tiom maljuna, ke ŝia morto neniun povis surprizi, kaj ŝiaj parencoj jam de longe atendis ĝin. Juna episkopo diris funebran paroladon. Per simplaj kaj kortuŝaj vortoj li priskribis la pacan transiron en alian mondon de virtulino, kies longaj vivojaroj estis trankvila pretiĝo al kristana morto. „La mortanĝelo trovis ŝin, — diris la oratoro, — sendorma kaj meditanta pri baldaŭa alveno de noktomeza fianĉo.“ La diservo pasis en deca malĝojo. La parencoj adiaŭis la unuaj la mortintinon; post ili proksimiĝis la multenombraj gekonatuloj, venintaj saluti lastfoje virinon, kiu dum longaj jaroj partoprenis iliajn vantajn amuzojn. Poste venis ĉiuj domanoj; finfine proksimiĝis maljunega vartistino, samaĝulino de la mortintino; du junaj knabinoj subtenis ŝin je la brakoj; ŝi estis tro kaduka por fari ĝisteran klinsaluton, — ĝi elverŝis kelkajn larmojn, kisante la malvarman manon de sia sinjorino. Post ŝi Hermano ekkuraĝis proksimiĝi al la ĉerko. Li klinis sin ĝisteren kaj dum kelke da minutoj restis kuŝanta sur la malvarma planko, kovrita per abibranĉoj; fine li leviĝis, same pala kiel la mortintino, supreniris la katafalkoŝtupojn kaj kliniĝis … ĉi-momente al li ekŝajnis, ke la mortintino moke lin rigardas, duonmalferminte unu okulon. Hermano rapidmove malantaŭeniĝis, faris eraran paŝon kaj ekfalegis surdorsen. Oni eklevis lin. Samtempe oni forportis la svenintan Lizaveta Ivanovna-n en la preĝejan vestiblon. Tia epizodo difektis por kelka tempo la solenon de la funebra ceremonio. Meze de la ĉeestantoj aŭdiĝis obtuza murmuro; malgrasa ĉambelano, parenco de la mortinta grafino, flustris en la orelon de anglo staranta apud li, ke la juna oficiro estas ŝia eksteredzeca filo, al kio la anglo respondis malvarmtone: „Ho?“

La tutan tagon Hermano estis tre malbonhumora. Tagmanĝante en modesta restoracio, li kontraŭkutime tre multe trinkis por tiurimede mildigi sian internan agitiĝon. Tamen la vino ankoraŭ pli ardigis lian imagon. Reveninte hejmen, li sin ĵetis tute vestita sur la liton kaj profunde ekdormis.

Li vekiĝis nokte; la luno heligis lian ĉambron. Li rigardis la horloĝon: estis kvarono antaŭ la tria. Lia dormemo forpasis. Li eksidis sur la lito kaj meditis pri la grafina enterigo.

Tiumomente iu ekrigardis el la strato en lian fenestron kaj tuj foriris. Hermano neniel atentis tion. Post minuto li ekaŭdis, ke oni malfermas la antaŭĉambran pordon. Hermano pensis, ke lia servosoldato, ebria kiel kutime, revenis el nokta promenado. Sed li ekaŭdis fremdan paŝmanieron: iu marŝis, delikate ŝovante pantoflojn. La pordo malfermiĝis, — eniris virino blanke vestita. Hermano opiniis ŝin sia maljuna mamnutristino kaj miris, kiakaŭze ŝi venas tiel malfrue. Sed la blanka virino, glitinte, sin trovis subite antaŭ li, — li rekonis la grafinon.

— Mi venis al ci kontraŭ mia volo, — ŝi diris firmavoĉe: — estas ordonite, ke mi plenumu cian peton. Trio, sepo kaj aso gajnigos cin laŭvice, tamen kondiĉe, ke ci ne ludu ĉiutage pli ol unu karton, kaj ke ci ludu neniam plu en cia vivo. Mi pardonas al ci mian morton, sed ci devas edziĝi kun mia edukatino, Lizaveta Ivanovna…

Ŝi returnis sin malrapide, iris al la pordo, ŝovante siajn pantoflojn kaj malaperis. Hermano aŭdis frapfermon de la vestibla pordo kaj vidis, ke iu ree ekrigardis en lian fenestron.

Hermano dumlonge ne kapablis rekonsciiĝi. Li eliris en apudan ĉambron; lia servosoldato dormis profunde, kaj Hermano apenaŭ sukcesis lin veki. Li estis ebria laŭkutime kaj povis klarigi nenion. La ekstera pordo estis ŝlosita. Hermano revenis en sian ĉambron, ekbruligis kandelon kaj priskribis sur papero sian vizion.

VI.
Du fiksaj ideoj ne povas kune ekzisti en psiĥa naturo, same kiel du korpoj en la fizika mondo ne povas okupi unu saman lokon. Trio, sepo kaj aso baldaŭ anstataŭis en la imago de Hermano la figuron de la mortinta maljunulino. Trio, sepo, aso ne forlasadis lian cerbon kaj ĉiam movetiĝis sur liaj lipoj. Renkontinte junulinon, li diradis: „Ŝi estas gracitalia kiel vera kertrio.“ Se oni demandis lin: „Kioma horo estas?“ li respondis: „Kvin minutoj antaŭ sepo!“ Ĉiu korpulenta homo rememorigis lin pri aso. Trio-sepo-aso persekutis lin en sonĝo, alprenante ĉiujn eblajn aspektojn: la trio floris antaŭ li en formo de luksa rozo, la sepo ŝajniĝis kvazaŭ gotika pordego, la aso — kiel monstra araneo. Ĉiuj liaj pensoj kunfluis en unu — utiligi la sekreton, kiu tiom multe al li kostis. Li komencis pripensadi sian eksiĝon el militservo kaj pri vojaĝo. Li projektis en publikaj ludejoj de Paris devigi la ensorĉitan fortunon cedi al li trezoron. Okaza cirkonstanco liberigis lin de superfluaj klopodoj.

En Moskvo organiziĝis societo de riĉaj kartludantoj sub prezido de la fama Ĉekalinski, pasiginta sian tutan vivon kun kartoj kaj akirinta iam milionojn, gajnante kambiojn kaj malgajnante kontantan monon. Multjara sperteco meritigis al li la konfidon de liaj kamaradoj, kaj larĝe malfermitaj pordoj de lia domo, bonega kuiristo, afableco kaj gajemo akiris la estimon de la publiko. Li venis Peterburgon. La junularo alfluegis ĉe lin, forgesante balojn pro kartoj kaj preferante la tentojn de ludado al la ĉarmoj de amindumado. Narumov enkondukis ĉe lin Hermanon.

Ili trapasis vicon da luksaj salonoj, kie staris bonmanieraj servistoj. Ĉiuj ĉambroj estis homplenaj. Kelke da generaloj kaj sekretaj konsilanoj ludis viston; junaj homoj sidis en senĝenaj pozoj sur ortegitaj kanapoj, manĝis glaciaĵojn kaj fumis pipojn. En la ĉefa salono, apud longa tablo, ĉirkaŭ kiu premiĝis dudek-kelkaj ludantoj, sidis la domomastro kiel ludbankisto. Li estis ĉirkaŭ sesdekjara homo de plej respektinda eksteraĵo; lia kapo estis kovrita de arĝentkoloraj haroj; la diketa freŝa vizaĝo esprimis bonkorecon; la okuloj brilis kaj estis vivigataj de ĉiama rideto. Narumov prezentis al li Hermanon. Ĉekalinski amike premis lian manon, petis, ke li estu sen ceremonioj, kaj daŭrigis ludi.

Post kiam la komencita ludo estis finita, kaj Ĉekalinski intencis rekomenci, Hermano proksimiĝis al la ludotablo.

— Permesu, ke mi metu karton, — li diris, etendante sian manon el post iu korpulenta ludanto.

Ĉekalinski ekridetis kaj senvorte kapjesis, kiel signo de kvazaŭ rezignacia konsento. Narumov ridante gratulis Hermanon pri absolvo de lia longedaŭra ludfasto kaj deziris al li bonŝancon.

— Jen estas! — diris Hermano, skribante la ludotan monsumon sub sia karto.

— Kiom? — demandis Ĉekalinski, miope duonfermetante la okulojn: — pardonu, mi ne bone vidas.

— Kvardek sep mil, — respondis Hermano.

Sammomente ĉiuj kapoj turniĝis, kaj la okuloj sin direktis al Hermano. „Li freneziĝis!“ ekpensis Narumov.

— Permesu atentigi vin, — diris Ĉekalinski kun sia ĉiama rideto, — ke via ludo estas iom forta: neniu ĉi tie metis sur simplan karton pli ol ducent sepdek kvin rublojn.

— Kio do? — rediris Hermano: — ĉu vi akceptas aŭ ne?

Ĉekalinski kapklinis kun ŝajno de sama obeema konsento.

— Mi volis nur diri al vi, — li daŭrigis, — ke, ĝuante la konfidon de miaj amikoj, mi povas ludi nur kontantmone. Miaflanke, mi nepre estas certa, ke sufiĉas via vorto, tamen, por ne malordigi la ludon kaj la kalkulojn, mi petas, ke vi metu la monon sur la karton.

Hermano elpoŝigis bankbileton kaj prezentis ĝin al Ĉekalinski, kiu, malatente ĝin rigardinte, metis ĝin sur la karton de Hermano kaj komencis ĵeti la kartojn. Dekstren falis naŭo, maldekstren — trio.

— Mi gajnis! — diris Hermano, montrante sian karton, trion.

Meze de ludantoj aŭdiĝis flustrado. Ĉekalinski sulkigis la frunton, sed tuj poste rideto reaperis sur lia vizaĝo.

— Ĉu vi volas havi la monon? — li demandis Hermanon.

— Jes, mi petas.

Ĉekalinski elpoŝigis kelke da bankbiletoj kaj tuj kvietiĝis. Hermano prenis la monon kaj foriris de la tablo. Narumov ne povis rekonsciiĝi. Hermano trinkis glason da limonado kaj foriris hejmen.

La morgaŭan vesperon li revenis al Ĉekalinski. La domomastro denove estis ludbankisto. Hermano proksimiĝis al la tablo; la ludantoj tuj cedis lokon al li. Ĉekalinski afable lin salutis. Hermano metis sur elektitan karton novajn kvardek sep milojn kune kun sia hieraŭa gajnaĵo. Ĉekalinski ĵetis la kartojn. Dekstren falis valeto, maldekstren — sepo.

Hermano malkovris sepon.

Ĉiuj ekkrietis: „ha!…“ Ĉekalinski videble konfuziĝis. Li transdonis al Hermano naŭdek kvar mil rublojn. Hermano prenis ilin indiferentmiene kaj tuj foriris.

La sekvintan vesperon Hermano denove aperis apud la ludotablo. Ĉiuj atendis lin; la generaloj kaj sekretaj konsilanoj forlasis sian viston, por vidi tian eksterordinaran ludon. La junaj oficiroj leviĝis de la kanapoj; ĉiuj servistoj kolektiĝis en la salono. Oni are ĉirkaŭis Hermanon. La ceteraj ludantoj interrompis sian ludon, senpacience atendante la rezulton. Hermano staris apud la tablo, pretiĝante ludi sola kontraŭ la pala, sed ridetanta Ĉekalinski. Hermano surkovris sian karton per pako da bankbiletoj. Tio similis duelon. Profunda silento regis ĉirkaŭe.

Ĉekalinski komencis ĵeti la kartojn; liaj manoj tremis. Dekstren falis kartreĝino, maldekstren — aso.

— Mia aso gajnis! — diris Hermano, malkovrante sian karton.

— Via reĝino malgajnis, — rediris kompleze Ĉekalinski.

Hermano ektremis: efektive, anstataŭ aso antaŭ li kuŝis reĝino. Li ne kredis siajn okulojn, ne komprenante, kiamaniere li povis erari en la elekto de sia karto.

Ĉi-momente al li ekŝajnis, ke la pikreĝino duonfermetis la okulojn kaj moke ekridetis. Mirinda simileco lin konsternis…

— La maljunulino! — li ekkriis terurigita.

Ĉekalinski proksimigis al si la malgajnitan de Hermano monon. Hermano staris senmove. Kiam li forlasis la tablon, komenciĝis laŭtvoĉa interparolado.

— Rimarkinda ludo! — parolis la ludantoj.

Ĉekalinski denove ekmiksis la kartojn, kaj la ludado estis daŭrigata.

EPILOGO
Hermano freneziĝis. Li sin trovas en la Obuĥova malsanulejo[6], en ĉambro n-ro 17, respondas neniujn demandojn kaj murmuretas tre rapide: „trio-sepo-aso! trio-sepo-reĝino!…“

Lizaveta Ivanovna edziniĝis kun tre afabla juna homo; li havas ian oficon kaj posedas sufiĉan monhavon: li estas filo de iama bienadministranto de la maljuna grafino. Lizaveta Ivanovna edukas malriĉan parencinon.

Tomski estas promociita kapitano kaj edziĝis kun princidino Paŭlino.

NEĜBLOVADO
Fine de la 1811a jaro, dum memorinda por ni epoko, loĝis en sia bieno „Nenaradovo“ la bonkora Gavrilo Gavriloviĉ R***. Li estis fama en la ĉirkaŭaĵo pro sia gastameco kaj afableco; la najbaroj tre ofte vizitadis lin por manĝi, trinki, ludi bostonon je kvin kopekoj kun lia edzino Praskovja Petrovna, kaj kelkaj — por vidi ilian filinon Maria Gavrilovna-n, gracitalian, palvizaĝan deksepjaran fraŭlinon. Oni sciis ŝin riĉa fianĉino, kaj multaj homoj esperis edziĝi kun ŝi aŭ edzigi siajn filojn.

Maria Gavrilovna estis edukita pere de francaj romanoj kaj, sekve, estis enamiĝinta. Ŝia elektitulo estis neriĉa armea subleŭtenanto, sin trovanta forpermese en sia apuda bieneto. Memkompreneble, la juna homo ardis per sama pasio; sed la gepatroj de lia amatino, rimarkinte ilian reciprokan inklinon, malpermesis al sia filino eĉ pensi pri li, kaj oni akceptadis lin pli malafable ol la eksigitan asesoron.

Niaj geamantoj interkorespondadis kaj ĉiutage renkontiĝis sen ĉeestantoj en betularbareto aŭ apud malnova kapelo. Tie ili ĵuris unu al alia eternan amon, plendis kontraŭ la sorto kaj faris diversajn projektojn. Korespondante kaj interparoladante tiamaniere, ili alvenis (kio estas tute natura) al jena rezonado: se ni ne povas vivi unu sen la alia, sed la volo de la senkompataj gepatroj kontraŭstaras nian feliĉon, ĉu ni ne povus agi memstare? Certe, la bontrafa ideo venis unue en la kapon de la juna homo, sed ĝi tre plaĉis al la romaneca imagemo de Maria Gavrilovna.

Vintro ĉesigis iliajn intervidiĝojn, sed la korespondado fariĝis des pli vigla. La oficiro, Vladimir Nikolajeviĉ, petegis en ĉiu letero, ke ŝi konsentu geedziĝi sekrete, dum kelka tempo sin kaŝi, poste sin ĵeti al la piedoj de la gepatroj, kiuj certe estos fine kortuŝitaj per la heroa konstanteco kaj kompatindeco de la geamantoj kaj nepre diros al ili: „Infanoj niaj, venu, por ke ni ĉirkaŭbraku vin!“

Maria Gavrilovna dumlonge hezitis; multego da forkurplanoj estis rifuzitaj. Fine ŝi konsentis: la fiksitan tagon ŝi devos ne partopreni vespermanĝon kaj foriri en sian ĉambron, pretekstante kapdoloron; ŝia servistino partoprenis la komploton; ili ambaŭ estis elirontaj en la ĝardenon per malantaŭa dompordo; post la ĝardeno ili trovos pretan glitveturilon, sidiĝos en ĝin kaj veturos kvin verstojn[7] de Nenaradovo en vilaĝon Ĵadrino, rekte en preĝejon, kie Vladimir Nikolajeviĉ ilin atendos.

Antaŭnokte de la decidiga tago Maria Gavrilovna tute ne dormis: ŝi enpakadis tolaĵon kaj vestojn, skribis longan leteron al sentimentala fraŭlino, sia amikino, alian — al siaj gepatroj. Ŝi adiaŭis ilin per plej kortuŝaj esprimoj, senkulpigis sian agon per nevenkebla forto de pasio kaj fine aldonis, ke la plej feliĉa minuto de sia vivo estos, kiam estos permesite al ŝi sin ĵeti ĉe la piedojn de siaj karaj gepatroj. Sigelinte ambaŭ leterojn per fabrikita en Tula[8] sigelileto, sur kiu vidiĝis du flamantaj koroj kun konvena surskribo, ŝi enlitiĝis je mateniĝo kaj ekdormetis; tamen terurigaj sonĝoj ĉiuminute vekis ŝin. Jen ŝajnis al ŝi, ke en la momento, kiam ŝi sidiĝis en glitveturilon por rapidi al la geedziĝceremonio, la patro haltigis ŝin, kun suferiga rapideco ŝin trenis sur la neĝo kaj ĵetis en malluman, senfundan subteraĵon … kaj ŝi flugrapide falis kun neesprimebla korpremo. Jen ŝi vidis Vladimir-on kuŝanta tere, pala, sangekovrita; mortante li petegis per akrelaŭta voĉo, ke ŝi rapidu al li por geedziĝi… Aliaj abomenaj, sensencaj vizioj aperadis antaŭ ŝi unu post alia. Fine ŝi ellitiĝis, pli pala ol kutime kaj kun ne ŝajnigita kapdoloro. La patro kaj patrino rimarkis ŝian ekscitiĝon; ilia amoplena zorgemo kaj senĉesaj demandoj: „Kio estas al ci, Manjo? Ĉu eble ci malsanas, Manjo?“ rompis ŝian koron. Ŝi penis trankviligi ilin, ŝajni gaja, sed ne sukcesis.

Vesperiĝis. La penso, ke ŝi pasigas la lastan tagon meze de sia familio, premis ŝian koron. Ŝi estis apenaŭ viva; fundanime ŝi adiaŭis ĉiujn personojn, ĉiujn aĵojn ŝin ĉirkaŭantajn. Oni pretigis la vespermanĝon. Ŝia koro forte ekbatis. Ŝi diris tremvoĉe, ke ŝi ne volas manĝi, kaj adiaŭis sin de la gepatroj. Ili kisis kaj laŭkutime krucesignis ŝin: ŝi apenaŭ ne ekploris. Veninte en sian ĉambron, ŝi ĵetis sin en apogseĝon kaj ekploregis. La servistino admonpetis, ke ŝi kvietiĝu kaj estu kuraĝa. Ĉio estis preta. Post duonhoro Manjo estis forlasonta por ĉiam la gepatran domon, sian ĉambron, kvietan virgulinan vivadon…

Ekstere blovis neĝvento; ĝi muĝis, la fenestrokovriloj skuiĝis kaj bruis. Ĉio ŝajnis al ŝi minacoplena kaj malĝoja antaŭsigno. Baldaŭ en la domo ĉio mallaŭtiĝis kaj ekdormis. Manjo envolvis sin per ŝalo, survestis varman mantelon, prenis en la manojn sian skatoleton kaj eliris tra la malantaŭa dompordo. La servistino portis post ŝi du pakaĵojn. Ili eniris la ĝardenon. La neĝblovo ne kvietiĝis; la vento blovegis renkonte, kvazaŭ penante haltigi la junan krimulinon. Apenaŭ ili sukcesis atingi la finon de la ĝardeno. Sur la vojo ilin atendis glitveturilo. La malvarmiĝintaj ĉevaloj ne volis stari surloke; la veturigisto de Vladimir paŝadis antaŭ la timonstangoj, retenante la malpaciencajn. Li helpis la fraŭlinon kaj ŝian servistinon oportune sidiĝi kaj lokigi la pakaĵojn kun la skatoleto, manprenis la kondukilojn, kaj la ĉevaloj ekgalopis. Lasante la junulinon al la zorgoj de la sorto kaj al la lerteco de la veturigisto Terenĉjo, nin ni turnu al la juna amanto.

La tutan tagon Vladimir pasigis veturante tien kaj ĉi tien. Matene li vizitis la pastron kaj apenaŭ sukcesis interkonsentiĝi kun li. Poste li serĉadis la necesajn atestontojn meze de najbaraj bienhavantoj. La unua, al kiu li sin turnis, kvardekjara iama kavaleria subleŭtenanto Dravin, tre volonte konsentis. Tia aventuro — li diris — remorigis lin pri pasinta tempo kaj husaraj petolaĵoj. Li konsentigis Vladimir-on resti ĉe li por tagmanĝo kaj certigis lin, ke la du ceteraj atestontoj ne mankos. Efektive, tuj post la tagmanĝo alvenis la termezuristo Schmidt[9], kun lipharoj kaj spronoj, kaj filo de la distrikta policestro, deksesjara knabo, ĵus fariĝinta ulano. Ili ne nur akceptis la proponon de Vladimir, sed eĉ ĵuris, ke ili estas pretaj oferi al li sian vivon. Vladimir ĉirkaŭbrakis ilin kun ravo kaj forveturis hejmen por prepari ĉion bezonan.

Jam de longe vesperiĝis. Li forsendis sian fidindan Terenĉjon en Nenaradovo-n kun ĉevaltrio kaj detala kaj zorge pripensita instrukcio; por si mem li jungigis glitveturileton kun unu ĉevalo kaj sola, sen veturigisto, veturis Ĵadrino-n, kien post du horoj estis alvenonta Maria Gavrilovna. La vojon li bone konis, — ĝi postulis ne pli ol dudek minutojn.

Sed apenaŭ Vladimir forlasis sian vilaĝon kaj troviĝis meze de kampoj, forte ekventis kaj fariĝis tia neĝblovo, ke li nenion povis vidi. Post unu minuto la vojo estis superŝutita de neĝo kaj ne plu rekonebla; la ĉirkaŭaĵo malaperis en ia nebuleca, flavnuanca mallumo, tra kiu flirtis blankaj neĝflokoj; la ĉielo kaj la tero kunfluiĝis. Baldaŭ Vladimir perdis la vojon kaj vane klopodis ĝin retrovi. La ĉevalo paŝis trafe-maltrafe kaj ĉiuminute jen surrampis neĝmonteton, jen falruliĝis en kavon; la glitveturilo ĉiuminute renversiĝadis. Vladimir precipe zorgis ne perdi la ĝustan direkton. Tamen al li ŝajnis, ke forpasis pli ol duonhoro, sed li ne atingis ankoraŭ la Ĵadrin-an arbareton. Pasis pluaj dek-kelkaj minutoj, — la arbareto ne vidiĝis. Vladimir veturis tra iu kampo kun multaj profundaj krutkavegoj. La neĝblovado ne kvietiĝis, la ĉielo ne sereniĝis. La ĉevalo komencis laciĝi, kaj li mem estis ŝvitkovrita, malgraŭ ke li ĉiuminute estis devigata ĝiszone enneĝiĝi.

Fine li konvinkiĝis, ke li veturas ne laŭ ĝusta direkto. Li haltis, ekis pripensadi, rememoradi, konjekti kaj decidis, ke li devas veturi dekstren. Li faris tion. Lia ĉevalo apenaŭ marŝis. Pasis jam pli ol unu horo, de kiam li forlasis sian hejmon. Ĵadrino nepre devis esti proksima. Tamen li veturis, veturadis, sed la kampo ne havis finon. Ĉie — neĝamasoj kaj kavoj; ĉiuminute la glitveturilo renversiĝis, ĉiuminute li ĝin restarigis. La tempo pasadis. Vladimir komencis maltrankviliĝi.

Fine io eknigriĝis flanke. Vladimir direktis la ĉevalon tien. Proksimiĝinte, li ekvidis arbareton. „Dank’ al Dio,“ — li meditis, — „nun estas proksime.“ Li ekveturis laŭ la arbaretrando, esperante tuj trafi la konatan vojon aŭ ĉirkaŭveturi la arbareton: Ĵadrino sin trovis tuj post ĝi. Baldaŭ li trovis la vojon kaj enveturis mezen de arbaro, vintre senfoliigita. La vento ne povis furiozi tie, la vojo estis ebena, la ĉevalo ekvigliĝis, kaj Vladimir ĉesis agitiĝi.

Tamen li veturis, veturadis, sed Ĵadrino ne estis videbla, — la arbareto ne havis finon. Vladimir kun teruro ekvidis, ke li venis en tute nekonatan arbaron. Malespero lin ekposedis. Li ekfrapis la ĉevalon; la kompatinda besto komence ektrotis, sed baldaŭ ĝi laciĝis kaj post kvaronhoro marŝis malrapidpaŝe, spite ĉiuj klopodoj de la malfeliĉa Vladimir.

Iom post iom la arboj komencis maldensiĝi. Vladimir elveturis el la arbaro, — Ĵadrino ne estis vidata. Kredeble estis ĉirkaŭ noktomezo. Larmoj elspruĉis el liaj okuloj; li ekveturis divenprove. La vetero mildiĝis, la nuboj disiĝis. Antaŭ li kuŝis ebenaĵo, kovrita per blanka ondeca tapiŝo. La nokto estis sufiĉe serena. Li ekvidis proksime vilaĝeton, konsistantan el kvar — kvin kabanoj. Vladimir sin direktis tien. Apud la unua dometo li elsaltis el sia glitveturilo, alkuris fenestron kaj komencis frapi. Post kelke da minutoj leviĝis ligna fenestrokovrilo, kaj maljunulo aperigis sian grizan barbon. — „Kion vi bezonas?“ — „Ĉu Ĵadrino troviĝas proksime?“ — „Ĵadrino?“ — „Jes, jes, — ĉu ĝi estas proksime?“ — „Jes, proksime, — je dek-kelke da verstoj.“ — Aŭdinte tian respondon, Vladimir ekkaptis senespere siajn harojn kaj restis senmova, kiel homo, kondamnita al morto.

— „El kie vi venas?“ — daŭrigis la maljunulo. Vladimir ne respondis la demandon. — „Ĉu vi povas, maljunulo, — li diris, — provizi min per ĉevaloj ĝis Ĵadrino?“ — „Ne, mi ne havas ĉevalojn,“ — respondis la vilaĝano. — „Ĉu mi povas havi almenaŭ gvidiston? Mi pagos, kiom li volos.“ — „Atendu, — respondis la maljunulo, mallevante la fenestrokovrilon: — mi sendos al vi mian filon, li vin akompanos.“ Vladimir komencis atendi. Apenaŭ forpasis unu minuto, li ree ekfrapis. La fenestrokovrilo leviĝis, aperis la barbo. — „Kion vi bezonas?“ — „Kie do estas via filo?“ — „Li tuj eliros, li piedvestas sin. Ĉu vi frostiĝis? Eniru kaj varmigu vin.“ — „Dankon, rapidigu vian filon.“

La pordego ekknaris. Eliris juna vilaĝano kun bastonego kaj iris antaŭen, jen montrante, jen serĉante la vojon, surŝutitan de neĝamasoj. — „Kioma horo estas?“ — demandis lin Vladimir. — „Baldaŭ mateniĝos,“ — respondis la vilaĝano. Vladimir diris ne eĉ unu vorton plu.

Kantis kokoj kaj estis jam hele, kiam ili atingis Ĵadrinon. La preĝejo estis fermita. Vladimir pagis la gvidiston kaj sin direktis al la pastra domo. En la korto lia ĉevaltrio forestis. Kia sciigo atendis lin?!…

Sed ni revenu al la bonkoraj Nenaradov-aj bienuloj kaj rigardu, kio okazas ĉe ili.

Nenio.

La gemaljunuloj vekiĝis kaj eliris en la salonon, Gavrilo Gavriloviĉ en noktoĉapo kaj varma jako, Praskovja Petrovna en vatita nokta negliĝo. Oni alportis samovaron, kaj Gavrilo Gavriloviĉ sendis knabinon ekscii, kiel fartas Maria Gavrilovna kaj kiel ŝi pasigis la nokton. La knabino revenis, dirante, ke la fraŭlino dormis malbone, sed nun ŝi sentas sin pli bone kaj tuj venos en la salonon. Efektive, la pordo malfermiĝis, kaj Maria Gavrilovna eniris kaj salutis paĉjon kaj panjon.

— Kiel fartas cia kapo, Manjo? — demandis Gavrilo Gavriloviĉ. — „Pli bone, paĉjo,“ — respondis Manjo. — „Ci certe haladzomalsaniĝis,“ — diris Praskovja Petrovna. — „Estas eble, panjo,“ — respondis Manjo.

La tago pasis bone, sed nokte Manjo grave malsaniĝis. Oni venigis urban kuraciston. Li alvenis vespere kaj trovis Manjon en deliro: fariĝis arda febro, kaj la kompatinda malsanulino dum du semajnoj sin trovis ĉe tomba sojlo.

Neniu en la domo sciis pri la intencita forkuro. La skribitajn antaŭtage leterojn Manjo bruligis; la servistino al neniu diris ion, timante la koleron de la maljunaj gesinjoroj. La pastro, la iama kavaleria subleŭtenanto, la lipharhava termezuristo kaj la juna ulano estis diskretaj — kaj ne senkaŭze… La veturigisto Terenĉjo neniam, eĉ ebria, diradis ion superfluan. Tiamaniere la sekreto estis gardita de pli ol duondekduo da komplotintoj. Sed Maria Gavrilovna mem, dum konstanta deliro, malkaŝadis sian sekreton. Tamen ŝiaj diroj estis tiom malkonformaj je ĉio, ke la patrino, ne forlasanta ŝian liton, povis sole kompreni, ke la junulino estis ĝismorte enamiĝinta je Vladimir Nikolajeviĉ, kaj ke tiu amo estas la verŝajna kaŭzo de ŝia malsano. Ŝi interkonsiliĝis kun la edzo, kun kelkaj genajbaroj, kaj fine oni decidis unuvoĉe, ke, videble, tiu estas la fatalo de Maria Gavrilovna, ke la sorte destinitan fianĉon oni ne sukcesos eviti, ke malriĉeco ne estas krimo, ke oni ja vivos ne kun mono, sed kun homo, kaj ĉion similan. Moralaj sentencoj estas foje tre utilaj en okazoj, kiam oni ne sukcesas elpensi ion alian por sia praviĝo.

Dume la fraŭlino komencis resaniĝi. Jam de longe oni ne vidis Vladimir-on en la domo. Do oni decidis lin venigi por anonci al li neatenditan feliĉon — konsenton je geedziĝo. Tamen kiom granda estis la mirego de la Nenaradov-aj bienuloj, kiam responde al ilia invito ili ricevis de li duonfrenezan leteron! Li sciigis ilin, ke lia piedo neniam transpaŝos la sojlon de ilia domo, kaj petis, ke oni forgesu pri malfeliĉulo, por kiu la morto restas lia sola konsolo. Post kelke da tagoj ili eksciis, ke Vladimir forveturis en la armeon. Estis la 1812a jaro!

Dum longa tempo oni ne kuraĝis sciigi la resaniĝantan Manjon pri tio. Ŝi mem neniam citis la nomon de Vladimir. Kelkajn monatojn poste, trovinte lian nomon en la listo de distingiĝintoj kaj grave vunditoj en la batalo de Borodino, ŝi svenis, kaj oni timis, ke la febrego revenos. Tamen, glor’ al Dio, la sveno ne havis sekvojn.

Alia malĝojego ŝin afliktis! Gavrilo Gavriloviĉ mortis, herede lasinte al ŝi sian tutan posedaĵon. Sed la heredaĵo ne konsolis ŝin: tutkore ŝi partoprenis la malĝojon de la kompatinda Praskovja Petrovna kaj ĵuris, ke ŝi neniam ŝin forlasos. Tamen ili forveturis el Nenaradovo, loko de malĝojigaj rememoroj, kaj ekloĝis en alia ilia bieno.

Tie ankaŭ fianĉoj ĉirkaŭis la amindan kaj riĉan junulinon; sed neniun ŝi esperigis. La patrino kelkfoje admonis ŝin fari elekton, — Maria Gavrilovna nee skuis la kapon kaj enpensiĝadis. Vladimir ne plu ekzistis: li mortis en Moskvo ĵus antaŭ la enveno de la francoj. La memoro pri li ŝajnis sankta al Manjo; almenaŭ ŝi konservadis ĉion, kio povis rememorigi pri li: la iam legitajn de li librojn, liajn desegnaĵojn, muziknotojn kaj kopiitajn por ŝi versaĵojn. La najbaroj, sciiĝinte pri tio, admiris ŝian konstantecon kaj scivole atendis la heroon, triumfontan fine super la ĉagrenoplena fideleco de tiu virga Artemiso[10].

Intertempe la milito estis glore finita. Niaj regimentoj revenadis el fremdlando. La popolo kuris por renkonti ilin. La muzikistaroj ludis la militajn kantojn „Vive Henri-Quatre“, tirolajn valsojn kaj ariojn „Ĵokondo“. Oficiroj, foririntaj militi preskaŭ kiel knaboj, revenis maturiĝintaj kaj viriĝintaj en batalatmosfero, ornamitaj per ordenkrucoj. Soldatoj gaje parolis inter si, ĉiuminute miksante germanajn kaj francajn vortojn. Neforgesebla epoko! Epoko de gloro kaj entuziasmo! Kiom forte batis rusaj koroj ĉe la vorto „patrolando“! Kiom dolĉaj estis la larmoj de revidiĝo! Kiel unuanime ni kunigadis la sentojn de nacia fiereco kaj amo al la caro! Kaj por li — kia minuto!…

La virinoj, la rusaj virinoj estis tiutempe senkomparaj. Ilia kutima senemociemo malaperis. Ilia ekstazo estis vere ebriiga, kiam, salutante la venkintojn, ili kriis „hura!“.

Kiu el tiamaj oficiroj ne konfesos, ke al rusa virino li ŝuldas sian plej valoran rekompencon?…

Dum tiu brila tempo Maria Gavrilovna loĝis kun sia patrino en la ***a gubernio kaj ne vidis, kiel ambaŭ ĉefurboj solenis la revenon de la militistaroj. Sed en provincaj distriktoj kaj vilaĝoj la ĝenerala entuziasmo, eble, estis ankoraŭ pli forta. Apero de oficiro en tiaj lokoj estis por li vera triumfo, kaj frake vestita amanto ne povis konkuri kun li.

Ni diris jam, ke malgraŭ sia indiferenteco Maria Gavrilovna kiel antaŭe estis ĉirkaŭata de aspirantoj. Sed ĉiuj estis devigitaj cedi lokon, kiam en ŝia kastelo aperis vundita husara kolonelo Burmin, kun kruco de St. Georgo sur la brusto kaj kun „interesa paleco“, kiel kutimis diri la tieaj fraŭlinoj. Maria Gavrilovna rimarkeble lin distingis. Dum lia ĉeesto ŝia kutima enpensiĝo vigliĝadis. Oni ne rajtis diri, ke ŝi koketus kun li; tamen poeto, rimarkinte ŝian konduton, dirus:

Se amor non è, che dunque?…[11]

Burmin vere estis tre aminda juna homo. Li havis ĝuste tiun saĝon, kiu plaĉas al virinoj: saĝon de konveneco kaj observemo, sen iaj pretendoj kaj sprite mokeman. Lia sintenado kontraŭ Maria Gavrilovna estis simpla kaj malrigida; sed, kion ajn ŝi diris aŭ faris, lia animo kaj rigardo ĉiam sekvis ŝin. Li ŝajnis diskreta kaj modesta, sed laŭ onidiroj li estis iam terura ventanimulo; tamen tio ĉi ne malutilis al li en la opinio de Maria Gavrilovna, kiu (same kiel ĉiuj junaj virinoj) kun plezuro senkulpigadis petolaĵojn, vidigantajn kuraĝan kaj flaman karakteron.

Sed pli ol ĉio ajn alia (pli ol lia amemo, pli ol agrabla konversacio, pli ol „interesa paleco“, pli ol bandaĝita brako), la silento de la juna husaro pleje instigis ŝian scivolan imagemon. Ŝi ne povis ne konscii, ke ŝi tre plaĉis al li; li siavice, kun sia saĝo kaj vivosperto, povis ankaŭ rimarki, ke ŝi distingis lin inter la aliaj. Kial do ĝis nun ŝi ne vidis lin ĉe siaj piedoj kaj ne aŭdis lian amkonfeson? Kio retenis lin? Ĉu timemo ne disigebla de vera amo, ĉu fiereco kaj koketemo de ruza amindumulo? Ĝi estis por ŝi enigmo. Multe pripensinte, ŝi decidis, ke timemo estis la sola kaŭzo, kaj intencis plikuraĝigi lin per plia atento kaj, laŭ cirkonstancoj, eĉ dorlotemo. Ŝi pretigadis malplej atendatan findisvolvon kaj senpacience antaŭvidis la momenton de la romaneca interparolo. Sekreto, kia ajn ĝi estu, ĉiam pezas sur virina koro. Ŝiaj ruzaj manovroj sukcesis: almenaŭ Burmin fariĝis tiel enpensa, liaj okuloj tiel flame haltis sur Maria Gavrilovna, ke la decidiga minuto ŝajnis jam proksima. La najbaroj parolis pri geedziĝo kvazaŭ pri demando senrevene solvita, kaj la bonkora Praskovja Petrovna ĝojis, ke ŝia filino trovis fine indan fianĉon.

La maljunulino sidis foje sola en salono, dismetante paciencludon, kiam Burmin eniris la ĉambron kaj tuj demandis pri Maria Gavrilovna. „Ŝi estas en la ĝardeno: iru al ŝi, kaj mi atendos vin tie ĉi.“ Burmin eliris. La maljunulino faris krucosignon kaj ekmeditis: „Eble la afero hodiaŭ decidiĝos!“

Burmin trovis Manjon apud lageto, sub saliko, kun libro en la manoj, en blanka robo, — kiel veran romanheroinon. Post la unuaj demandoj ŝi intence ĉesis daŭrigi tiamanieran konversacion, pliigante reciprokan embarason, el kiu oni povus eliri nur per subita kaj decidiga interparolo. Tiel okazis. Burmin, sentante la konfuzigan embarason de sia situacio, diris, ke li jam de longe serĉas okazon por malkovri al ŝi siajn korsentojn, kaj petis unu minuton de atento. Maria Gavrilovna fermis la libron kaj mallevis la okulojn, kiel signo de konsento.

— Mi amas vin, — diris Burmin: — mi amas vin pasie… (Manjo ruĝiĝis kaj ankoraŭ plie klinis la kapon). Mi agis nesingarde, fordonante min al la agrabla kutimiĝo vidi kaj aŭdi vin ĉiutage. Nun estas jam tro malfrue por kontraŭstari mian sorton. La rememoro pri vi, via ĉarma, alloga bildo estos de nun la turmento kaj samtempe la konsolo de mia vivo. Sed mi devas ankoraŭ plenumi malfacilan ŝuldodevon, malkaŝi al vi teruran sekreton kaj starigi inter ni nevenkeblan baron…

— Ĝi ĉiam ekzistis, — vivece interrompis lin Maria Gavrilovna: — mi neniam povus fariĝi via edzino…

— Mi scias, — li rediris mallaŭtvoĉe: — mi scias, ke iam vi estis aminta, sed morto kaj tri jaroj da ĉagrenbedaŭroj… Kara, amata Maria Gavrilovna, ne penu senigi min je mia lasta konsolo: la penso, ke vi konsentus estigi mian feliĉon, se…

— Silentu, pro Dio, silentu. Vi turmentas min!

— Jes, mi scias, mi sentas, ke vi fariĝus la mia, sed mi estas la plej malfeliĉa homo: mi estas edzigita!…

Maria Gavrilovna kun miro ekrigardis lin.

— Mi estas edzigita de kvar jaroj, — daŭrigis Burmin: — kaj mi eĉ ne scias, kiu estas mia edzino, kie ŝi nun sin trovas, kaj ĉu mi iam revidos ŝin!…

— Kion vi diras?! — ekkriis Maria Gavrilovna. — Kiom stranga ĝi estas! Daŭrigu … mi rakontos al vi poste … daŭrigu, mi petas.

— Komence de la 1812a jaro, — diris Burmin: — mi rapidis Vilnon, kie troviĝis nia regimento. Veninte malfruvespere al iu stacio, mi diris, ke oni rapidu jungi freŝajn ĉevalojn; sed fariĝis terura neĝblovo; la staciestro kaj la veturigistoj konsilis al mi atendi. Mi obeis; tamen nekomprenebla emocio ekposedis min; al mi ŝajnis, kvazaŭ iu puŝis kaj puŝis min. Dume la neĝblovado ne ĉesis. Mi perdis la paciencon, denove ordonis, ke oni jungu la ĉevalojn, kaj forveturis dum plej forta neĝventego. Al la veturigisto venis la ideo veturi sur glaciiĝinta rivero por malplilongigi la vojon je tri verstoj. La riverbordoj estis tute neĝekovritaj; la veturigisto preterpasis nerimarkinte la lokon, kie ni devus ree trafi la poŝtan vojon, kaj tiamaniere ni troviĝis en nekonata loko. La ventego ne kvietiĝis. Mi ekvidis iun lumeton kaj ordonis veturi en tiun direkton. Ni venis en vilaĝon; ligna preĝejo estis lumigita kaj malfermita; interne de la ĉirkaŭbarilo staris kelke da glitveturiloj; en la preĝejvestiblo paŝadis homoj. — „Tien ĉi, tien ĉi!“ — ekkriis voĉoj. Ni alveturis. — „Pro Dio, kial vi malfruiĝis? — diris al mi iu: — la fianĉino estas sveninta, la pastro ne scias kion fari; ni estis jam pretaj reveni hejmen. Eliru do rapide.“ Mi senvorte elsaltis el mia glitveturilo kaj eniris la preĝejon, apenaŭ lumigatan per du aŭ tri kandeloj. Junulino sidis sur benko en malluma angulo, alia frotis ŝiajn tempiojn. „Dank’ al Dio, — diris la dua, — fine vi venis; vi preskaŭ mortigis la fraŭlinon.“ Maljuna pastro proksimiĝis al mi kun demando: „Ĉu ni komencu?“ — „Jes, komencu, via pastra moŝto,“ — mi respondis distrite. Oni igis la fraŭlinon leviĝi. Ŝi ŝajnis al mi beleta… Nekomprenebla, nepardonebla ventanimeco … mi ekstaris apud ŝi antaŭ la katedro; la pastro rapidis; tri viroj kaj la servistino subtenadis la fianĉinon kaj atentis nur ŝin… Ni estis geedzigitaj!… — „Kisu vin,“ — oni diris al ni. Mia edzino turnis al mi sian palan vizaĝon. Mi estis preta ŝin kisi… Ŝi ekkriis: — „Ha, ne estas li! ne estas li!“ kaj svenis. La atestantoj direktis al mi siajn timigitajn rigardojn. Mi min returnis, eliris el la preĝejo sen ia malhelpo, ĵetis min en la glitveturilon kaj ekkriis: „Rapidu!“ —

— Dio mia! — ekkriis Maria Gavrilovna: — kaj vi tute ne scias, kio fariĝis al via kompatinda edzino?

— Mi nenion scias, — respondis Burmin: — mi ne scias la nomon de la vilaĝo, kie mi edziĝis; mi ne memoras, el kiu stacio mi forveturis. Tiutempe mi opiniis mian kriman petolaĵon tiom malgrava, ke, forlasinte la vilaĝon, mi ekdormis kaj vekiĝis nur sekvintmatene ĉe tria stacio. La servisto, kiu akompanis min tiam, mortis dum la milito, — do mi havas neniun esperon retrovi la virinon, al kiu mi estis farinta tiel kruelan ŝercon, kaj kiu nun estas venĝita same kruele!…

— Dio mia, Dio mia! — diris Maria Gavrilovna, kaptante lian manon: — do tio estas vi! Kaj vi ne rekonas min?

Burmin paliĝis… kaj falis ĉe ŝiajn piedojn…

LA PAFO
I.
Ni estis dislokitaj garnizone en urbeto X. La vivmaniero de armea oficiro estas konata. Matene — ekzercoj, rajdejo; tagmanĝo — ĉe la regimentestro aŭ en hebrea restoracio; vespere — punĉo kaj kartludo. En X. estas neniu gastigema familio, nek eĉ unu fianĉaĝa fraŭlino; ni kunvenadis unu ĉe alia, kie ni vidis nenion krom niaj uniformoj.

Nur unu persono el nia societo ne estis oficiro. Li estis proksimume tridekkvinjara, kaj tial ni estimis lin kiel maljunulon. Sperteco donis al li multajn prerogativojn kontraŭ ni; krome, lia kutima malafableco, malmola karaktero kaj malica parolmaniero havis fortan influon sur niaj junaj mensoj. Ia mistero ĉirkaŭis lian sorton; laŭŝajne li estis ruso, tamen li havis fremdlandan nomon. Iam li estis husaro kaj eĉ servis sukcese; neniu sciis la kaŭzon, kiu estis instiginta lin eksiĝi kaj ekloĝi en mizera urbeto, kie li vivis malriĉe kaj samtempe malŝpareme; li ĉiam iris piede, portis eluzitan nigran redingoton, sed havis ĉiam pretan manĝotablon por la oficiroj de nia regimento. Verdire, lia tagmanĝo konsistis el du ĝis tri manĝoj, preparitaj de ekssoldato, sed ĉampanvino fluis rivere. Neniu konis lian havon, nek liajn enspezojn, kaj neniu kuraĝis lin demandi pri tio. Ĉe li estis troveblaj libroj, plejparte militartaj kaj romanoj. Li volonte ilin donadis por legi, neniam postulante la redonon; sed same neniam li redonis prunteprenitajn librojn. Lia ĉefa ekzerco estis pistolpafado. La muroj de lia ĉambro estis ĉiuj truetitaj per kugloj, kvazaŭ abelĉelaro. Riĉa kolekto da pistoloj estis la sola luksaĵo en la modesta dometo, kie li loĝis. La lerteco, kiun li atingis, estis nekredebla; se li proponus forpafi piron de ies ĉapo, neniu el nia regimento hezitus submeti al li sian kapon.

Nia konversacio ofte koncernis duelojn; Silvio (mi nomu lin tiel) neniam sin enmiksis en ĝin. Demandite, ĉu li iam duelis, li jesis sektone, tamen diris nenion pri detaloj, — kaj estis videble, ke tiaj demandoj estis al li malagrablaj. Ni konjektis, ke sur lia konscienco peze kuŝis iu malfeliĉa viktimo de lia terura lerteco. Cetere, neniel ni povis suspekti lin pri malkuraĝo. Estas homoj, kies nura eksteraĵo forigas tiajn suspektojn. Jena okazintaĵo ekmirigis nin ĉiujn.

Foje dekkelko da niaj oficiroj tagmanĝis ĉe Silvio. Oni drinkis kiel kutime, tio estas — sufiĉege; post la tagmanĝo ni insiste petis la mastron, ke li aranĝu por ni bankludon. Dumlonge li rifuzis, ĉar li ludis preskaŭ neniam; fine li ordonis doni kartojn, elŝutis sur la tablon duoncenton da ormoneroj kaj eksidis kiel banktenanto. Ni lin ĉirkaŭis kaj komencis la ludon. Silvio dum kartludo kutime silentis, neniam disputis, nek diskutis. Se iu ludanto faris kalkuleraron, li tuj pagis la mankon aŭ enskribis la superfluon. Ni tion jam sciis kaj ne malhelpis lin mastri laŭ sia maniero. Sed meze de ni sin trovis oficiro, antaŭ ne longe veninta al nia regimento. Ludante, li pro distreco fleksis superfluan kartangulon. Silvio prenis kreton kaj egaligis la kalkulon laŭ sia kutimo. La oficiro, opiniante, ke li eraris, komencis klarigojn. Silvio silente daŭrigis ĵeti la kartojn. La oficiro, senpacienciĝinte, prenis broseton kaj forviŝis tion, kio al li ŝajnis malĝuste skribita. Silvio prenis kreton kaj enskribis denove. La oficiro, ekscitita per vino, kartludo kaj rido de la kamaradoj, opiniis sin grave ofendita kaj, furioziĝinte, ekkaptis de la tablo kupran kandelingon kaj ĵetis ĝin kontraŭ Silvion, kiu apenaŭ havis tempon por forklini sin de la frapo. Ni konfuzegiĝis. Silvio ekstaris, tute pala pro kolero, kaj kun flamantaj okuloj diris: „Sinjoro, bonvolu foriri kaj danku Dion, ke ĝi okazis en mia hejmo.“

Ni ne dubis pri la sekvoj kaj opiniis nian kamaradon jam morta. La oficiro foriris, dirinte, ke li estas preta respondi pri la ofendo, kiamaniere plaĉos al sinjoro banktenanto. La ludado daŭris ankoraŭ iom da minutoj; sed, sentante, ke la ludo ne estas laŭhumora por la mastro, ni unu post alia forlasis la kartojn kaj disiris en niajn loĝejojn, parolante pri la vakonta oficira loko.

La morgaŭan tagon, en la rajdejo, kiam ni demandadis, ĉu vivas ankoraŭ la malfeliĉa leŭtenanto, li mem aperis inter ni, kaj ni faris al li la saman demandon. Li respondis, ke li havis ankoraŭ neniun sciigon de Silvio. Tio nin ekmirigis. Ni iris al Silvio kaj en la korto trovis lin, eniganta kuglon post kuglo en ason, algluitan al la pordego. Li akceptis nin kutimmaniere, dirante nenion pri la hieraŭa okazintaĵo.

Pasis tri tagoj, — la leŭtenanto estis ankoraŭ viva. Ni demandadis kun mirego: „Ĉu efektive Silvio ne duelos?“ Silvio ne duelis. Lin kontentigis tre supraĵa interklarigo, kaj li paciĝis.

Komence tio tre malutilis al li en la opinio de la junularo. Kuraĝmanko malpli ol io ajn estas pardonata de junaj homoj, kiuj en maltimeco kutimas vidi plejsupron de homaj kvalitoj kaj senkulpigon de ĉiuj eblaj malvirtoj. Tamen, iom post iom ĉio estis forgesata, kaj Silvio reakiris sian antaŭan influon.

Mi sola ne povis plu proksimiĝi al li. Havante ennaskitan romantikan imagemon, mi estis ĝis tiam plejforte sindonema al la homo, kies vivo estis enigmo, kaj kiu ŝajnis al mi heroo de iu misterplena novelo. Li ŝatis min; almenaŭ kun mi sola li ne uzis sian kutiman malĝentilan kaj malican parolmanieron kaj konversaciis pri diversaj temoj simplanime kaj kun eksterordinara afableco. Sed post la malfeliĉa vespero, la penso, ke lia honoro estis makulita kaj ne lavita pro lia mema volo, — ĉi tiu penso ne forlasadis min kaj malhelpis, ke mi kondutis kontraŭ li antaŭmaniere, — mi hontis lin rigardi. Silvio estis tro prudenta kaj sperta, por ne rimarki tion kaj ne diveni la kialon. Videble ĉi tio lin ĉagrenis; almenaŭ mi rimarkis kelkfoje lian deziron klarigi al mi la aferon, sed mi evitadis tion, kaj Silvio min forlasis. De tiu tempo mi vidis lin nur en ĉeesto de kolegoj, kaj niaj antaŭaj sinceraj interparoladoj ĉesis.

Distriĝemaj loĝantoj de ĉefurbo ne prezentas al si multajn impresojn, tiom konatajn al loĝantoj de vilaĝoj kaj urbetoj, ekzemple — atendado de poŝta tago; ĉiumarde kaj ĉiuvendrede nia regimenta oficejo estis plena de oficiroj; iu atendis monon, iu — leteron, iu — gazetojn. Kutime la kovertojn oni malfermis en la oficejo mem, oni interparoladis pri novaĵoj, kaj la oficejo prezentis plej vivoplenan aspekton. Silvio ricevadis sian korespondaĵon adresitan al nia regimento kaj ordinare ankaŭ sin trovis ĉi tie. Foje oni liveris al li paketon, de kiu li forŝiris la sigelon kun vidigo de plej granda malpacienco. Trakurante la skribaĵon, liaj okuloj brilegis. La oficiroj, okupitaj pri siaj leteroj, rimarkis nenion.

— Sinjoroj, — diris al ili Silvio, — cirkonstancoj postulas mian foriron, mi do forveturas hodiaŭ je noktiĝo; mi esperas, ke vi ne rifuzos tagmanĝi ĉe mi lastafoje. Mi vin atendas, — li daŭrigis, sin turnante al mi — mi atendas nepre.

Post ĉi tiuj vortoj li eliris; kaj ni, interkonsentinte kunveni ĉe Silvio, disiris ĉiu al sia flanko.

Mi venis al Silvio je la fiksita horo kaj trovis ĉe li preskaŭ la tutan regimenton. Lia tuta havaĵo estis jam enpakita, — restis nur la nudaj, trapafitaj muroj. Ni altabliĝis; nia gastiganto estis tre bonhumora, kaj baldaŭ la gajeco fariĝis ĝenerala; korkoj klakis ĉiuminute, la glasoj ŝaŭmis kaj siblis senintermanke, kaj ni kun plej ebla fervoro deziris al la forveturonto feliĉan vojaĝon kaj ĉiujn bonaĵojn. Ni forlasis la tablon jam malfruvespere. En la momento de disiĝo, Silvio, adiaŭante ĉiujn, prenis min ĉe la mano kaj haltigis min en la momento mem, kiam mi intencis eliri.

— Mi bezonas interparoli kun vi, — li diris mallaŭte. Mi restis.

La gastoj estis foririntaj; ni restis duope, sidiĝis unu kontraŭ alia kaj senparole ekfumis pipojn. Silvio ŝajnis priokupita; jam restis neniaj postsignoj de lia konvulsia gajeco. Malĝoja paleco, brilantaj okuloj kaj elbuŝiĝanta, densa fumo donis al li aspekton de vera diablo. Pasis kelke da minutoj, — Silvio interrompis la silenton.

— Estas eble, ke ni neniam revidos unu la alian, — li diris al mi: — antaŭ la disiĝo mi volis interparoli kun vi. Vi povis rimarki, ke mi nur malmulte estimas aliulan opinion, — sed mi vin ŝatas kaj sentas, ke al mi estus malagrable lasi en via menso maljustan impreson.

Li haltis kaj replenigis per tabako sian pipon; mi silentis, mallevinte la okulojn.

— Al vi ŝajnis strange, — li daŭrigis, — ke mi ne postulis kontentigon de tiu ebria frenezulo, sinjoro R. Vi konsentos tamen, ke, ĉar mi havis elektorajton pri armiloj, lia vivo estis en miaj manoj, kaj la mia — preskaŭ eksterdanĝera; mi povus atribui mian moderemon sole al mia grandanimeco, — sed mi ne volas mensogi. Se mi estus povinta puni sinjoron R., tute ne submetante al danĝero mian propran vivon, mi neniel estus pardoninta lin.

Mi rigardis Silvion kun mirego. Tia konfeso tute min konfuzis. Silvio daŭrigis:

— Certe, jes, — mi ne rajtas submeti min al mortdanĝero; antaŭ ses monatoj mi ricevis vangofrapon, kaj mia malamiko ankoraŭ vivas.

Mia scivolo estis forte ekscitita.

— Ĉu vi ne duelis kun li? — mi demandis. — Certe iuj cirkonstancoj vin disigis, ĉu ne?

— Mi duelis kun li, — respondis Silvio, — kaj jen memorsigno pri nia interbatalo.

Silvio ekstaris kaj eligis el kartona ujo ĉapon kun ora kvasto kaj galono (kion la francoj nomas „polica ĉapo“); li ĝin surmetis; ĝi estis trapafita unu verŝokon[12] super la frunto.

— Vi scias, — daŭrigis Silvio, — ke mi servis en *** husara regimento. Mian karakteron vi konas; mi kutimiĝis ĉefi, sed en mia junaĝo ĝi estis mia pasio. Niatempe diboĉado estis moda; mi estis la unua diboĉulo en la armeo. Ni fanfaronis pri drinkado; mi superdrinkis la faman Burcov-on, prikantitan de Deniso Davidov. Dueloj en nia regimento okazis ĉiumomente; en ĉiuj mi estis atestanto aŭ aganto. La kamaradoj min adoradis, kaj la regimentestroj, tre ofte deŝanĝataj, opiniis min neforigebla malbono… Mi kviete (aŭ malkviete) ĝuis mian gloron, kiam nian regimenton eniris junulo el riĉa, eminenta familio (mi ne volas lin nomi). De mia naskiĝo mi ne renkontis tiom brilan feliĉulon! Imagu al vi junecon, spritecon, belecon, plej frenezan gajecon, plej senzorgan kuraĝon, faman nomon, nekalkuleblan monon, kiu neniam al li mankis, — kaj prezentu al vi, kiamaniere li devis efiki sur min. Mia superregado ekŝanceliĝis. Ĉarmita de mia gloro, komence li penis akiri mian amikecon; sed mi akceptis lin malvarme, kaj sen ia bedaŭro li forlasis min. Mi lin ekmalamis. Liaj sukcesoj en la regimento kaj meze de virinoj min tute malesperigis. Mi komencis serĉi malpaciĝon kun li; al miaj epigramoj li respondadis per epigramoj, kiuj ĉiam ŝajnis al mi pli neatenditaj kaj pli spritaj ol la miaj, kaj kiuj certe estis senkompare pli gajhumoraj; li ŝercis, kaj mi furiozis. Fine, iun tagon, dum balo ĉe pola bienhavanto, vidante lin atentobjekto de ĉiuj sinjorinoj kaj precipe de la dommastrino, kiu estis amligita kun mi, mi diris al li en la orelon iun malspritan insultaĵon. Li ekflamis kaj min frapis sur la vangon. Ni nin ĵetis al la sabroj; la sinjorinoj svenis; oni nin disigis, kaj samnokte ni veturis pro duelo. Estis je tagiĝo. Mi staris sur difinita loko kun miaj tri sekundantoj. Kun neesprimebla malpacienco mi atendis mian kontraŭulon. La printempa suno leviĝis, kaj jam sentiĝis varmo. Mi lin ekvidis el-malproksime. Li piediris, kun uniformo sur la sabro, akompanata de unu sekundanto. Ni ekiris al lia renkonto. Li proksimiĝis, tenante ĉapon, plenan je merizoj. La sekundantoj mezuris inter ni dek du paŝojn. Mi devis pafi la unua; sed mia kolerekscitiĝo estis tiel forta, ke mi ekdubis pri celtrafeco de mia mano kaj, por doni al mi tempon por kvietiĝo, mi cedis al li la unuan pafon; mia kontraŭulo ne akceptis. Oni decidis loti; la unuan numeron gajnis li, la ĉiama favorato de la sorto. Li ekcelis kaj trapafis mian ĉapon. Nun estis mia vico. Fine lia vivo estis en miaj manoj; mi rigardis lin avide, penante rimarki almenaŭ iun ombron de maltrankvilo. Li staris sub mia pistolo, elektante el sia ĉapo maturajn merizojn kaj elbuŝigante kernojn, kiuj alflugis ĝis mi. Lia indiferenteco min frenezigis. „Kion utilos, — mi pensis, — lin senigi je vivo, kiam li ne multe ĝin ŝatas?“ Malica konjekto ekaperetis en mia menso. Mi ekdirektis la pistolon malsupren. — „Ŝajne ĉi-momente vi ne tro atentas la morton, — mi diris: — vi bonvolas matenmanĝi; mi ne volus vin malhelpi.“ — „Vi neniel min malhelpas, — li rediris: — bonvolu pafi; tamen, agu laŭ via plaĉo; via pafo restas al vi, kaj mi estas ĉiam preta al viaj servoj.“ — Mi min turnis al la sekundantoj, deklarante, ke hodiaŭ mi ne intencas pafi, — kaj per tio la duelo estis finita… Mi eksiĝis el la regimento kaj foriĝis en ĉi tiun urbeton. De tiam pasis ne eĉ unu tago, dum kiu mi ne estus meditinta pri venĝo. Nun mia horo alvenis…

Silvio eltiris el sia poŝo la matene ricevitan leteron kaj ĝin donis al mi por tralegi. Iu (ŝajne lia aferkomisiito) skribis al li el Moskvo, ke certa persono baldaŭ edziĝos kun juna kaj bela fraŭlino.

— Vi divenas, — diris Silvio, — kiu estas tiu certa persono. Mi veturas Moskvon. Nun ni rigardu, ĉu same indiferente li akceptos la morton ĵus antaŭ sia edziĝo, kiel iam li ĝin atendis kun merizoj!

Ĉe tiuj vortoj Silvio ekstaris, ĵetis sian ĉapon planken kaj ekis paŝadi tien kaj reen tra la ĉambro, kvazaŭ tigro en sia kaĝo. Mi lin aŭskultis senmove; strangaj, kontraŭdiraj sentoj emociadis min.

Servisto eniris kaj sciigis, ke la ĉevaloj estas pretaj. Silvio forte ekpremis mian manon; ni interkisis. Li sidiĝis en veturilon, kie kuŝis du valizoj, unu kun pistoloj, dua kun lia havaĵo. Ni adiaŭis ankoraŭ unu fojon, kaj la ĉevaloj forrapidis.

II.
Pasis kelke da jaroj. Hejmaj aferoj devigis min ekloĝi en malgranda vilaĝeto de N***a distrikto. Min okupante pri mastrumado, mi ne ĉesis sekrete sopiri pri mia antaŭa brua kaj senzorga vivo. Plej malfacile estis por mi kutimiĝi al plena soleco dum aŭtunaj kaj vintraj vesperoj. Ĝis la tagmanĝo mi ankoraŭ iel pasigis la tempon, interparolante kun la vilaĝestro, inspektante la laborojn aŭ vizitante novajn entreprenetojn; sed tuj kiam komencis krepuskiĝi, mi tute ne sciis, kien min meti. Malgranda libraro, trovita de mi en la ŝrankoj kaj en la provizejo, estis parkere elstudita de mi. Ĉiuj fabeloj, kiujn ajn povis rememori la domistino Kirilovna, estis rerakontitaj al mi; virinaj kantoj min tede sopirigadis. Mi eĉ komencis trinki sensukeran brandolikvoron, sed post ĝi mi havis kapdoloron, kaj, malkaŝdire, mi ektimis fariĝi drinkulo pro malĝojo, t. e. plej malĝojiga drinkulo, kies multegajn ekzemplerojn mi vidis en nia distrikto.

Proksimaj najbaroj mankis apud mi, krom du aŭ tri „malĝojigaj“, kies parolado plejparte konsistis el singultoj kaj ekspiregoj. Soleco estis pli tolerebla. Fine mi decidis enlitiĝi kiel eble plej frue kaj tagmanĝi kiel eble plej malfrue; tiamaniere mi mallongigis la vesperojn kaj plilongigis la tagojn, kaj trovis, ke tio estas bona.

Kvar verstojn[13] de mi troviĝis riĉa bieno, apartenanta al grafino B.; sed tie loĝis nur bienadministranto, kaj la grafino estis vizitinta sian posedaĵon nur unu fojon, en la unua jaro post sia edziniĝo, loĝinte tie ne pli ol unu monaton. Tamen la duan printempon de mia ermiteco disvastiĝis onidiroj, ke la grafino kun sia edzo venos en la kamparon por pasigi la someron. Efektive ili alvenis en komenco de junio.

Alveno de riĉa najbaro estas grava epoko por kamparloĝanto. Bienhavantoj kaj ilia servistaro priparoladas tion dum du monatoj antaŭe kaj dum tri jaroj poste. Kio koncernas min, mi konfesas, ke la alveno de juna kaj bela najbarino forte sur min efikis; mi brulis pro senpacieno ŝin vidi; tial la unuan dimanĉon post ŝia alveno, mi veturis posttagmeze al *** por min rekomendi al iliaj gegrafaj moŝtoj, kiel plej apuda najbaro kaj humila servanto.

Lakeo enirigis min en la grafan kabineton kaj eliris por min anonci. La vasta kabineto estis meblita kun ĉiu ebla lukso; ĉe la muroj staris libroŝrankoj, kaj sur ĉiu bronza busto; super la marmora kameno troviĝis larĝa spegulo; la planko estis tapetita per verda drapo kaj kovrita per tapiŝoj. Malkutimiĝinte de lukso en mia mizera angulo kaj jam de longe ne vidinte eĉ malpropran riĉecon, mi ektimetis kaj atendis la grafon kun iu animtremeto, kiel petanto el provinco atendas eliron de ministro. La pordo malfermiĝis, kaj eniris viro ĉirkaŭ tridekdujara de bela eksteraĵo. La grafo aliris min kun malkaŝema kaj aminda mieno: mi penis vigliĝi kaj ekis min rekomendi, sed li antaŭvenis min. Ni sidiĝis. Lia konversacio, libera kaj afabla, baldaŭ forigis mian sovaĝan ĝenemon; mi jam komencis akiri mian kutiman spiritstaton, kiam subite eniris la grafino, kaj konfuzo ekposedis min pli ol antaŭe. Efektive ŝi estis belulino. La grafo min prezentis; mi volis ŝajni senĝenata, sed ju pli mi zorgis pri tia ŝajno, des pli mi min sentis mallerta. Por doni al mi tempon por vigliĝi kaj kutimiĝi al la nova konatiĝo, ili komencis paroli inter si, agante kun mi, kiel kun bona najbaro, senceremonie. Dume mi marŝadis tien kaj reen, rigardante librojn kaj pentraĵojn. Mi ne estas kompetenta pri pentraĵoj, sed unu altiris al si mian atenton. Ĝi prezentis iun vidaĵon en Svisujo; tamen min atentigis ne la pentraĵo mem, sed ke ĝi estis trapafita per du kugloj, eniĝintaj unu en alian.

— Jen bonega pafo! — mi diris, min turnante al la grafo.

— Jes, — li respondis: — la pafo estas vere rimarkinda. Ĉu vi bone pafas? — li daŭrigis.

— Sufiĉe bone, — mi rediris, plezuriĝinte, ke la interparolo fine ektuŝis temon al mi proksiman: — je tridek paŝoj mi ne maltrafos ludkarton, — kompreneble, el konata de mi pistolo.

— Ĉu vere? — diris la grafino kun vidigo de ega atentemo: — kaj vi, mia amiko, ĉu vi trafos karton je tridek paŝoj?

— Iam, — respondis la grafo, — ni faros provon. Siatempe mi pafis ne malbone; sed de kvar jaroj mi ne prenis pistolon en la manojn.

— Ho, — mi rediris, — tiuokaze mi vetas, ke via grafa moŝto ne celtrafos karton eĉ je dudek paŝoj; la pistolo postulas ĉiutagan ekzercadon. Mi tion scias laŭ sperto. En nia regimento mi estis opiniata unu el plej lertaj pafistoj. Foje al mi okazis dum tuta monato ne tuŝi pistolon, la miaj sin trovis en riparado. Kion do vi pensas, via moŝto? La unuan fojon, kiam mi post tio komencis pafi, mi faris kvar sinsekvajn maltrafojn al botelo je dudek paŝoj. Ĉe ni estis kapitano, spritulo kaj amuzulo, — li estis apude kaj diris al mi: „Certe, fratulo, cia mano ne sin levas kontraŭ botelo.“ Ne, via grafa moŝto, oni ne devas malzorgi tiun ĉi ekzercadon, alie oni nepre malkutimiĝas. La plej lerta pafisto, kiun mi renkontis, pafadis ĉiutage, almenaŭ tri fojojn, antaŭ la tagmanĝo. Ĝi estis ĉe li kutima aranĝo, kiel antaŭmanĝa glaseto da brando.

La gegrafoj estis kontentaj, ke mi konversaciiĝis.

— Ĉu li bone pafis? — min demandis la grafo.

— Jen kiel: multfoje, ekvidinte muŝon sidantan sur muro… Vi ridas, grafino? Je Dio, estas vero… Ekvidinte muŝon, li kutimis krii: „Kozĉjo, pistolon!“ Kozĉjo alportas ŝargitan pistolon, — paf! kaj la muŝo estas enpremita en la muron!

— Estas mirinde! — diris la grafo: — kaj lia nomo?

— Silvio.

— Silvio! — ekkriis la grafo, forsaltante el sia seĝo: — ĉu vi konis Silvion?

— Kiamaniere mi lin ne konus, ni estis ja amikoj; en nia regimento li estis akceptata kiel kamarado; sed jen, de kvinkelke da jaroj mi havas neniun sciigon pri li. Ĉu via grafa moŝto ankaŭ lin konis?

— Ho, jes, mi lin bone konis. Ĉu li ne rakontis al vi pri iu strangega okazintaĵo?

— Ĉu ne vangofrapo, kiun li ricevis dum balo de iu diboĉulo?

— Ĉu li ne diris al vi la nomon de tiu diboĉulo?

— Ne, sinjoro… Ha, via grafa moŝto! — mi daŭrigis, divenante la veron, — pardonu … mi ne sciis … ĉu eble vi?…

— Mi mem, — respondis la grafo kun ekstrema emocio; — kaj la trapafita pentraĵo estas rememoraĵo pri nia lasta renkonto.

— Ho, mia kara, — diris la grafino: — pro Dio, ne rakontu; al mi estos terure tion aŭskulti.

— Ne, — rediris la grafo, — mi rakontos ĉion; sinjoro scias, kiel mi estis ofendinta lian amikon, — li ankaŭ eksciu, kiamaniere Silvio sin venĝis kontraŭ mi.

La grafo alŝovis apogseĝon por mi, kaj kun plej viva scivolo mi ekaŭdis jenan rakonton.

— Antaŭ kvin jaroj mi edziĝis. La unuan monaton, „mielmonaton“, mi pasigis ĉi tie, en tiu ĉi kamparo. Al ĉi tiu domo mi ŝuldas la plej bonajn minutojn de mia vivo kaj unu el la plej premigaj rememoroj. Iun vesperon ni kune rajdis; la ĉevalo de mia edzino ial ekobstiniĝis; ŝi ektimis, transdonis al mi la kondukilojn kaj iris domen piede. Mi ekrajdis sola antaŭen. En la korto mi ekvidis vojaĝveturilon; oni diris al mi, ke en mia kabineto sidas sinjoro, ne volinta diri sian nomon, sed simple deklarinta, ke li havas aferon al mi. Mi eniris la kabineton kaj ekvidis en mallumo viron polvekovritan kaj kun nerazita barbo; li staris ĉi tie apud la kameno. Mi lin aliris, penante rememori liajn trajtojn. — „Ci ne rekonas min, grafo?“ li diris tremvoĉe. — „Silvio!“ mi ekkriis kaj, malkaŝdire, mi sentis, ke miaj haroj starleviĝas. — „Jes, certe,“ li daŭrigis, „al mi apartenas ankoraŭ la pafo, kaj mi venis por malŝargi mian pistolon kontraŭ ci; ĉu ci estas preta?“ — La pistolo vidiĝadis el lia flankpoŝo. Mi ekmezuris dek du paŝojn kaj stariĝis en tiu angulo, petante, ke li pafu plej rapide, antaŭ la reveno de mia edzino. Li ne rapidis; li petis, ke oni donu lumon. Oni alportis kandelojn. Mi fermis la pordon, ordonis, ke neniu eniru, kaj ree petis, ke li pafu. Li prenis la pistolon kaj ekcelis… Mi kalkulis minutojn… Mi pensis pri ŝi… Pasis terura minuto! Silvio mallevis la brakon. — „Mi bedaŭras, ke la pistolo estas ŝargita ne per merizkernoj … kuglo estas multepeza. Al mi nepre ŝajnas, ke inter ni fariĝas ne duelo, sed mortigo; mi ne kutimiĝis celi nearmiton. Ni rekomencu; ni lotu, kiu estas pafonta la unua.“ — Mia kapo turniĝis… Ŝajnas, ke komence mi ne konsentis… Fine ni ŝargis ankoraŭ unu pistolon kaj kunvolvis du numeritajn biletojn; li metis ilin en la ĉapon, iam de mi trapafitan; mi ree eltiris la unuan numeron. — „Ci, grafo, estas diable ŝanca“, li diris kun firideto, kiun mi neniam forgesos. Mi ne scias, kio al mi fariĝis, kaj kiamaniere li estis sukcesinta min instigi al tio … tamen mi ekpafis kaj trafis jen tiun ĉi pentraĵon.

La grafo fingremontris la trapafitan pentraĵon; lia vizaĝo ardis flame; la grafino estis pli pala ol ŝia poŝtuko; mi ne povis min deteni de ekkrio.

— Mi ekpafis, — daŭrigis la grafo, — kaj, dank’ al Dio, maltrafis; tiam Silvio, tiumomente li estis vere terura, komencis min celi. Subite la pordo malfermiĝas. Manjo enkuras kaj kun kriego sin ĵetas al mia kolo. Ŝia ĉeesto redonis al mi mian tutan viglecon. — „Mia kara,“ mi diris al ŝi, „ĉu vi ne vidas, ke ni ŝercas? Kial vi timegiĝis? Iru, trinku glason da akvo kaj revenu ĉe nin; mi prezentos al vi mian malnovan amikon kaj kamaradon.“ Manjo tamen ne fidis min. — „Diru, ĉu mia edzo diras la veron?“ ŝi sin turnis al la terura Silvio: „ĉu estas vere, ke vi ambaŭ ŝercas?“ — „Li ĉiam ŝercas, grafino,“ respondis Silvio: „iam li ŝerce min vangofrapis, ŝerce trapafis sur mi jen ĉi tiun ĉapon, ŝerce ĵus min maltrafis; nun al mi venis la deziro ankaŭ iom ŝerci…“ Kun tiuj vortoj li intencis min ekceli … je ŝia ĉeesto! Manjo sin ĵetis al liaj piedoj. — „Leviĝu, Manjo, — hontu!“ mi ekkriis furioze: „kaj vi, sinjoro, ĉu vi ĉesos mokturmenti malfeliĉan virinon? ĉu vi ekpafos fine, aŭ ne?“ — „Ne,“ respondis Silvio, „mi estas kontentigita; mi vidis cian konsternon, cian timon, — mi igis cin ekpafi kontraŭ min; al mi estas sufiĉe, — ci min memorados! Mi cin oferdonas al cia konscienco.“ — Tiumomente li estis forironta, sed haltis ĉe la pordo, rerigardis la trapafitan de mi pentraĵon, ekpafis kontraŭ ĝin, preskaŭ ne celante, kaj foriris. Mia edzino kuŝis sveninta; la servistoj ne kuraĝis lin haltigi kaj rigardis lin kun teruro; li eliris sur la peronon, vokis la veturigiston kaj forveturis, antaŭ ol mi retrovis mian konscion.

La grafo eksilentis. Tiamaniere mi sciiĝis pri la fino de novelo, kies komenco iam estis tiom konsterninta min. Ĝian heroon mi ne renkontis plu. Onidire Silvio dum la ribelo de Aleksandro Ypsilanti estris taĉmenton da heteristoj[14] kaj estis mortigita en la batalo ĉe Skulani.

Piednotoj