La kolomba premio by Alexandre Dumas

LA KOLOMBA PREMIO

Esperantigita el la franca laŭ Alexander Dumas
de
BENEDICT PAPOT

Copyright, 1909, by American Esperantist Company

1909
AMERICAN ESPERANTIST COMPANY
CHICAGO
LA KOLOMBA PREMIO

Kiel filo, vi aŭdis vian patron, kiu diris al vi tion: “Laboru! klera homo povas ĉion atingi.” Kiel patro, vi diris al via filo: “Studu! Bona instruiteco valoras riĉecon!”

Bone!

La 15’an de Septembro 1838, je la oka matene, eniris leteristo en unu el la domoj de la Mezle Strato, unu el la plej silentaj Parizaj stratoj kvankam ĝi trairas unu el la plej bruaj kvartaloj de la tuta mondo, kaj metante leteron sur la tablon de la pordisto, li diris, etendante la manon por ricevi la prezon de la dirita letero:

“Sinjoro Lebruno? Tri cendoj.”

“Jen viaj tri cendoj,” diris la pordistino, metante la leteron en la faketaron de la luanto al kiu ĝi estis adresita.

Ĉu vi iam pripensis pri la enhavo de letero kiun vi ne povis malfermi?—pri tiu ĉi kvaroble faldita, papera sfinkso, kiu alportas el unu loko de la tero al alia ies ĝojon aŭ malĝojon, ies esperon, dum ĝi restas silenta por tiuj en kies manoj ĝi pasas antaŭ ol ĝi atingos sian celon? Ĉu vi sufiĉe ŝatas la bonfaradon de letero? Ĉu vi diris al vi mem: “Letero estas la momenta alproksimigo de la malproksimeco, estas la manpremo super la montegoj, estas la nevidebla kateno kiu alligas kune la mondojn?” La letero, kiel Januso, havas du vizaĝojn; ĝi estas babilema kaj muta, enhavas ĉion kaj diras nenion; ĝi estas interesa, bonkora, sprita por tiu al kiu ĝi estas adresita; sed, sensenca kaj nekomprenebla por tria persono kiu ĝin okaze legas.

Prenu dudek leterojn je l’ trafo, kaj legu ilin: unu estos afera letero, tiu ĉi, duela elvoko; tiu invito je la vespermanĝo; tamen, antaŭ ol oni ilin malfermas, ĉiuj havas la saman eksteraĵon, estas simile falditaj, portas saman poŝtmarkon. Ĉu ne estas tio la figuraĵo de la vivo? Kiom da malsamaj sentoj estas sub tiu ĉi envolvaĵo kiun oni nomas homo kaj kiu estas ĉiam sama, sub tiu ĉi poŝtmarko, kiun oni nomas koro, kaj kiu neniam ŝanĝas. Nu, unu tagon, vi ĵetas al la fajro la leteron, kiu al vi kaŭzis la plej grandan kortuŝecon kiam vi ĝin ricevis, ĝiaj literoj sin tordas momenton sub la morta kiso de la flamo, kaj ĉio finiĝas; cindro eĉ ne restas el tiu brulita estinteco. Tiel via koro! Unu tagon, scivole malfermante ĝin, vi tie trovas nomon, kaj estas feliĉa; poste, tiu ĉi nomo malaperas, kaj vi fariĝas indiferenta. Sed, por detrui tiun ĉi nomon, vi ne devas bruligi vian koron, kiel leteron; la nomo foriĝas mem, kaj la skribita paĝo fariĝas tute blanka paĝo, sed ĝi eble disfluus cindre se vi volus alifoje skribi ion sur ĝi.

Do, la 15’an de Septembro 1838, oni alportis leteron al sinjoro Lebruno, en la Mezle Strato.

Kio estis tiu ĉi sinjoro Lebruno kaj kion enhavis tiu ĉi letero? Jen la demando. Sinjoro Lebruno estis dika, proksimume kvardek-kvinjara homo, kiu perlaboris malgrandan riĉecon en la tola negocado, estis havinta edzinon kaj havis filinon. Vidu jam kiom da tialoj por ke li ricevu leteron. Sro. Lebruno estis malbela, sed lia filino estis bela; Sro. Lebruno estis malsprita, sed lia filino estis sprita; Sro. Lebruno estis dika, sed lia filino estis beltalia; fine, Sro. Lebruno estis egoista, sed lia filino estis bonkora. Tial, malgraŭ ĉiuj tiuj difektoj, kondukis lin per la nazo Fraŭlino Lebruno.

Kiam la servistino de Sro. Lebruno malsupreniris por la matenaj aĉetoj, la pordistino donis al ŝi la leteron kiun ŝi ĵus ricevis, kaj la servistino, reveninte hejmen, donis ĝin al sia mastro, kiu sidante antaŭ sia skribtablo, vestita de ĉambrovesto, skribadis leteron. Kiel dirite, estis longtempe Sro. Lebruno en la negoco, kaj dum la tuta tempo de sia ĉeesto li kutimis skribi, tiel frue kiel la oka matene, al siaj provincaj kaj fremdaj korespondantoj. Depost kvar jaroj Sro. Lebruno jam ne faris iajn negocojn kun iu, sed li estis konvinkita ke li ankoraŭ faris iom, kaj li ne volis lasi preterpasi eĉ unu matenon ne skribante almenaŭ kvar aŭ kvin leterojn. Kion li skribis en sia korespondado, neniu povis diri; sed li skribadis, li ŝajnis okupata, tio estas ĉio, kion li volis.

Pri tio ĉi trovis Sro. Lebruno frazon, kiu lin kontentigis kaj kiun li ofte ripetadis, akompanante ĝin per sia rentula ridego:

“Mi bone scias kiam mi mortos,” li diris.

“Kiam vi mortos?” oni demandis lin.

“Mi mortos la antaŭtagon de kiam mi ne skribos plu.”

Do, Sro. Lebruno estis apud sia skribtablo, kaj por vidi pli bone tion, kion li skribis, li estis forpuŝinta siajn okulvitrojn sur la frunton; ĉar, kiel vi sendube rimarkis, kiam okulvitrulo deziras vidi ion klare, li forpuŝas siajn okulvitrojn ĝis la mezo de la frunto aŭ ĝis la pinto de la nazo por ke li povu vidi sube aŭ supre.

Mi tiel ofte rimarkis tion, ke mi nun kredas, ke nur personoj persekutataj de la polico kaj dezirante ŝanĝi siajn priskribojn portas okulvitrojn kaj difektas siajn okulojn penante vidi tra vitroj.

Kiel okazis, sin trovis Julio apud sia patro kiam la servistino donis al li la leteron kiun la pordistino estis doninta al ŝi. Ne estas necese diri, ke Julio estis la baptanomo de Fraŭlino Lebruno. Ni diris, “kiel okazis,” tial ke, kutime, Fraŭlino Julio ne leviĝis antaŭ la deka kaj duono por matenmanĝi je la dekunua. Iom da ruĝeco, kiu koloris ŝiajn vangojn kiam ŝi vidis la skribadon sur la koverto kiun ŝia patro estis malfermonta, montrus al la observanto, se ĉeestus unu, ke tiu ĉi frua letero ne estas fremda al la kaŭzo kiu igas, ke Fraŭlino Julio sin trovis leviĝinta je la oka matene.

Ni diris, ke Fno. Julio estis ĉarma,—ni tion pruvos. Ŝi estis meze kreskita, kun nigraj haroj, bluaj okuloj, rozkolora vizaĝo, blankaj dentoj, rondformaj ŝultroj, kaj maldika talio, belformaj brakoj, maldikegaj fingroj kaj malgrandaj piedoj.

“Nu! mi ne konas tiun skribon!” diris Sro. Lebruno, studante la superskribon de la dirita letero.

Kaj Sro. Lebruno, apogiĝante sur la dorsapogilon de sia ledkovrita seĝego, mordis la pinton de la montrafingro kaj daŭrigis sian studadon de la skribo sur la letero.

“Malfermu ĝin, paĉjo, tiam vi vidos de kiu ĝi estas,” diris Julio, apogante sian brakon sur la dorsapogilon de la seĝego, kaj kliniĝante al li kun korbategoj.

“Vi estas prava,” diris la patro, kaj li malsigelis la leteron. Ni emfazas la vorton “malsigelis” tial ke, Sro. Lebruno estis unu el tiuj homoj kiuj, konvinkitaj pri la graveco de ĉiuj leteraj vortoj, ne disrompas, sed kviete disigas la sigelon, por ke ili ne perdu, per tro da rapideco, eĉ unu vorton el la sendaĵo, kiu per sia foresto povus forpreni el la frazo aŭ eĉ el la letero iom da senco aŭ eĉ ĝian tutan sencon.

“Ha! estas de Sinjoro Leo,” diris Sro. Lebruno preterpasante tuj al la subskribo.

“Vere!” diris Julio.

“Kion deziras diri al mi tiu ĉi ĉarma junulo? Ni vidu!” Kaj Sro. Lebruno legis laŭte:

“Sinjoro: Vi trovos mian leteron tre stranga, kaj mian peton tre maltimema—”

Sro. Lebruno interrompis sian legadon:

“Kian belan skribadon havas la junulo! Kian manon por librotenisto! Malfeliĉe por li, li ne estas tio! Ni daŭrigu.” Kaj Sro. Lebruno daŭrigis, trenigante la vortojn:

“ . . . . kaj mian peton tre maltimema. Sed, mi jam ne povas kontraŭbatali miajn korajn dezirojn, kaj se mi devas morti mi plivolas morti per via rifuzo ol per dubo.”

“Kion li volas diri?”

“Daŭrigu, paĉjo.”

La tolvendisto daŭrigis sian legadon:

“Mi amas vian filinon, kaj Fraŭlino Julio, laŭ mia kredo, amas min?”

Legante tiun frazon eksaltegis Sro. Lebruno, ekkriegante:

“Li amas vin kaj vi lin amas! Ĉu mi bone legis?”

“Jes paĉjo.”

“Tiel, vi konfesas tion?”

“Tial ke mia patrino vin amis mi do povas ami Sron. Leon.”

“Vere! sed mi estis komercisto!”

Kun plej granda kvieteco Fraŭlino Julio respondis:

“Nu, se mia patrino vin pro tio amis, mi pro la kontraŭa kaŭzo amas Sron. Leon.”

“Sed, kion li deziras?”

“Li deziras mian manon.”

“Mi vere kredas, ke estas maltimema lia peto. Sed, kiel vi scias, ke li petas pri via mano?”

“Tial ke li diris al mi hieraŭ, ke li skribos al vi por peti pri ĝi.”

“Tiel, vi interparolis kaŝe?”

“Jes, paĉjo.”

“Ofte?”

“Tre ofte.”

“Ho!”

“Li diradis al mi, ke li min ĉiam amos.”

“Kaj vi respondis al li?”

“Ke mi lin amos ĝis la fino de mia vivo.”

“Kaj, kiam vi tiamaniere interparoladis?”

“Kiam mi elverŝis al vi la teon.”

“Kaj tio ĉi okazis sub miaj okuloj?”

“Ĉiam.”

“Kaj mi vidis nenion!”

“Vi ne povis ion vidi, paĉjo, vi ĉiam portadis viajn okulvitrojn.”

“Tre bone, tre bone, Fraŭlino, vi returnen iros al la monaĥejo,” diris Sro. Lebruno leviĝante kaj faldante la netralegitan leteron.

“Kion mi tie faros?” demandis Julio per voĉtono kiu pruvis, ke ŝi, ne timante la minacojn de sia patro, estis tute certa, ke ŝi lin facile venkos.

“Vi tie atendos, ke mi al vi trovos edzon.”

“Kiun vi elektos paĉjo?”

“Kiun mi elektos.”

“Ha! tiam mi ne edziniĝos je li.”

“Vi ne edziniĝos je li?”

“Ne, paĉjo.”

“Kial?”

“Tial ke, li ne estus Sro. Leo.”

“Tiel, vi bezonas Sron. Leon?”

“Jes, paĉjo.”

“Vi ne volas alian?”

“Ne, paĉjo.”

“Kaj vi kredas, ke mi konsentos tiun edziniĝon?”

“Jes, paĉjo.”

“Mi skribos al Sro. Leo por ke li ne ree metu la piedojn ĉe mi.”

“Ho, mi tute same lin vidos.”

“Kaj kie, mi petas?”

“Tra mia fenestro, kaj mi skribos al li.”

“Vi skribos al li! Kaj kion vi skribos al li?”

“Ke mi lin amas, ke vi estas tirano, kaj, ke kiam mi estos plenaĝa mi edziniĝos je li kontraŭ via volo.”

“Kaj kie vi lernis tiujn bonajn principojn?”

“Mi legis ilin.”

“El kiu libro?”

“El la leĝaro.”

“El la leĝaro! Kiu iam kredus, ke tiu ĉi tabernaklo de la homaj rajtoj kaj de la sociaj leĝoj enhavus tiajn aferojn!”

“Artikolo 227. Ĉapitro pri la rajtoj de la plenaĝaj gefiloj.”

“Ĉu vi scias kiom vi havos dote, kiam vi edziniĝos?”

“Jes, paĉjo, sesdek mil frankojn.”

“Mi forigos de vi la doton.”

“Vi ne povas. Tio devenas de mia patrino. Kiam mi estos plenaĝa vi devos doni kontojn al mi. Artikolo 88, Ĉapitro pri la Zorgateco.”

“Kaj kiu diris al vi, ke estas ĉio tio en la leĝaro?”

“Sro. Leo. Vi bone scias, ke li ĉion scias.”

“Kaj, kompense, ke li havas nenion.”

“Ne malhelpas! li gajnos riĉecon.”

“Neniam!”

“Sed vi mem diris tion al li.”

“Mi!”

“Jes, vi. Mi dekdu foje aŭdis vin kiam vi lin laŭdis pri lia instruiteco, kaj vi aldonis, ke kun tio li ne devas timi pri la estonteco. Nu, paĉjo, residiĝu, kaj ni interparolu.”

Sro. Lebruno ree sidiĝis kaj Julio sur liajn genuojn.

“Vi amas min, ĉu ne? Nu, mi diras al vi, paĉjo, ke tiu ĉi edziniĝo devas fariĝi.”

“Ne! Sro. Leo havas nenion. Vi ne povas feliĉe mastrumi po tri mil frankoj jare. Kaj se vi volas ricevi tion vi devus procentdoni viajn sesdek mil frankojn po kvin pro centoj, kio estas nuntempe malfacila; vi nur ricevos la dudek kvar mil frankojn de mia riĉeco post mia morto, kaj, dank’ al Dio, mi estas sana. Sekve, vi bezonas edzon kiu alportos al vi almenaŭ tiom, kiom vi al li alportos, ĉirkaŭ sesdek mil frankojn.”

“Sro. Leo gajnos tiom.”

“Li gajnu tiom, ni poste vidos.”

“Daŭriginte la legadon de lia letero, vi ne ekkolerus, kaj vi tuj interkonsentus.”

“Ĉu vi scias kio estas ĉe la fino de la letero?”

“Certe, tial ke mi havas kopion en mia poŝo.”

“Ho! tiuj knabinetoj! Kiaj demonoj!”

Sro. Lebruno ree malfermis la leteron:

“Fariĝi la edzo de via filino, jen mia sola ambicio, la sola celo de mia vivo. Sed mi volas igi ŝin feliĉa, kaj feliĉa ŝi nur povas esti kontentigante ĉiujn el siaj bezonoj, ĉiujn el siaj kapricoj. Vi scias kiom instruita mi estas, kaj kiom da rimedoj la instruiteco kaj belartoj prezentas al tiu, kiu ilin ellernis. Donu al mi unu jaron. Dum tiu ĉi jaro ni eklaboregos, subtenate de la espero je la rezultato, kaj post la jaro mi venos peti al vi la manon de Fraŭlino Julio; ĉar dum tiu ĉi tempo, eĉ ne dormante, eĉ nutrante min nur per pano kaj akvo mi perlaboros almenaŭ kvindek mil frankojn kaj tio estos ekkomenciĝo. Omnia labor vincit improbus.

“Kion volas diri tiu ĉi frazo?”

“Obstina laboro venkas ĉion,” diris Julio.

“Ĉu vi do scias latinan?”

“Jes, paĉjo.”

“Vi scias latinan!”

“Jes, Sro. Leo instruis ĝin al mi, por ke ni povu interkorespondi per lingvo ne komprenita de vi. Sed, finu legi la leteron.”

Sro. Lebruno, ne venkante sian surprizon pri la latina scio de sia filino daŭrigis:

“Se post jaro mi ne bone sukcesos, vi povos disponi la manon de Fraŭlino Julio kaj al mi restos nur la morto.”

“Nu! kion vi diras pri tio, paĉjo?”

“Estas sufiĉe prudenta.”

“Bonega! Tiel, vi konsentas?”

“Mi estas devigita, tial ke vi tion volas.”

“Post unu jaro vi donos mian manon al Sro. Leo?”

“Se nur, Sro. Leo perlaboros kaj alportos al mi kvindek mil frankojn.”

“Li perlaboros ilin. Tiel mi povas anonci al li tiun ĉi bonan novaĵon kaj diri al li, ke li supreniru por danki vin pri tio.”

“Kiel?”

“Li atendas vian respondon malsupren en la strato.”

“Vi lin tie vidis?”

“Mi scias tion. Li diris al mi hieraŭ, ke li estos sur la strato je la naŭa matene, kaj nun eksoniĝas la naŭa.”

Julio alproksimiĝis al la fenestro, malfermis ĝin kaj movante du aŭ trifoje sian montrafingron al siaj okuloj faris la signalon kiu, en ĉiuj landoj de la mondo volas diri “venu,” kaj tiu al kiu ŝi tiun signalon estis farinta, kaj kiu, vidante ĝin, eksaltis pro ĝojo, antaŭensaltis en la domon.

II

“Danku mian patron, li konsentas vian proponon,” diris la junulino, puŝante lin al Sro. Lebruno.

“Kiom da dankeco!” ekkriis Leo, premante la patran manon.

“Vi do amegas mian filinon?”

“Per la tuta animo, Sinjoro.”

“Kaj vi esperas atingi vian celon?”

“Mi estas certa pri tio.”

“Kiom vi jam havas?”

“Nenion.”

“Tamen, vi havas oficon, vi multafoje diris tion al mi.”

“Jes, sinjoro, ĉe la financa ministrejo.”

“Kiom vi gajnas monate?”

“Cent dektri frankojn kaj sepdek kvin centimojn.”

“Tio ne sufiĉas.”

“Tial mi forlasos mian oficon.”

“Prizorgu! Vi eble ne gajnos tiome per via tuta instruiteco.”

“Vi trompiĝas, sinjoro. Ni feliĉe vivas en jarcento kie la laboro ĉiam trovas sian rekompencon.”

“Tamen, ĝis nun, vi nur trovis cent dek tri frankojn kaj sepdek kvin centimojn monate.”

“Ĝis nun, mi ne amis, sinjoro, kaj tiu malgranda sumo sufiĉadis miajn simplajn gustojn.”

“Tiel, vi multon scias!” daŭriĝis Sro. Lebruno kun la admiro de homo kiu neniam sciis nenion, esceptinte nur sufiĉe da sia propra lingvo por vendi tolon kaj ĉion necesan pri aritmetiko por gajni dudek kvin aŭ tridek procente.

“Jes, sinjoro, mi multon scias.”

“Ĉu vi parolas angle?”

“Kun facileco.”

“Germane?”

“Kiel naciulo.”

“Itale?”

“Tre bone.”

“Hispane?”

“Bonege.”

“Latine? Greke?”

“Tute bone. Mi eĉ parolas arabe.”

“Arabe, paĉjo, ĉu tio ne estas mirinda?” diris Julio. “Kiel kontentega vi estus, se vi parolus arabe.”

“Kiel, sinjoro, vi legas tiujn ĉi longajn, maldikajn torditajn literojn kiuj similas al vermiĉelo?”

“Sen ia malfacileco.”

“Kaj vi ankaŭ desegnas?”

“Jes. Mi povus fari bonan kopion laŭ granda majstro. Mi scias iom da arkitekturo, mi estas bonega ĥemiisto, mi ankoraŭ scias la tutmondan historion, la biologion, mi estas diplomita leĝisto. Kaj vi kredas, ke per ĉio tio mi antaŭ unu jaro ne gajnos kvindek mil frankojn?”

“Kvindek mil frankojn estas multe da mono, sed mi ne deprenas mian promeson. Revenu je la 15a de Septembro, 1839. Tamen, kvankam vi estus malklerulo, mi tuj donus al vi mian filinon se vi havus la monon kiun elspezadis viaj gepatroj por instruigi al vi ĉion kion vi scias.”

“Vi pacience atendos tutan jaron, Julio?” diris Leo al la junulino.

“Jes, amiko mia, mi ĝin al vi ĵuras.”

“Nu, sinjoro, ĝis la 15a de Septembro 1839,” diris Leo, elirante post li premis la manon al sia amatino.

“Sinjoro, mi havas la honoron saluti vin,” respondis Sro. Lebruno al kies lipoj tiu ĉi frazo, kiun li ripetadis dum dudek jaroj ĉiufoje kiam li adiaŭis klienton, senĉese revenis ornamita per afekta voĉtono kaj sensignifa rideto.

III

Dek kaj duono monatoj post tiu sceno, homo pala, longbarba, kavvanga, preskaŭ per ĉifonaĵoj vestita, sidadis en malalta, malhela, malsaniga ĉambreto de malbona Londona gastejo. Li estis lasinta fali la kapon sur la bruston, kaj maldekstramane tenis pistolon kun kies ĉano li ludis per la dekstra mano. Tiu ĉi pala, malgrasa, ĉifonvestita homo estis Leo, kiu estis traboronta la kapon per kuglo.

Letero kuŝis sur la tablo. Tiu ĉi letero portis la nomon kaj adreson de Julio.

Ĝi enhavis nur jenajn vortojn:

“Mi faris ĉion por perlabori la sumon postulitan de via patro, mi estas pli malriĉa ol kiam mi vin vidis unuafoje kaj mi ne manĝis de du tagoj. Kiam vi ricevos tiun ĉi leteron mi estos mortinta pripensante pri vi. Pistola kuglo estos farinta tion, kion malsato estus farinta se mi ankoraŭ kuraĝus esperi.

Estu feliĉa, Julio, tio estas mia lasta deziro antaŭ ol mi mortos.

Leo

18an de Julio, 1839

Leo lastfoje tralegis tiun leteron kaj sigelis ĝin, dirante:

“Nu! kia bono estus atendi ĝis la ses semajnoj antaŭ la 15’a de Septembro, 1839 estos pasintaj?”

Kaj li ŝargis la pistolon kiun li tenis en la mano antaŭ ol li premos ĝin kontraŭ sia tempio; ĉar sciante ĉion, li ankoraŭ sciis, ke estas tra la tempio kaj ne tra la buŝo, ke oni devas pafi kiam oni volas certe kaj subite morti.

Momenton kiam li estis premonta la malstreĉilon la pordo subite malfermiĝis, lasante eniri dikan homon, kun ruĝega vizaĝo, vestitan je drapa vesto kaj blanka antaŭtuko suprenturnita de la angulo. Tiu ĉi homa mastodonto estis la mastro de la gastejo kie vivis Leo, se oni povas nomi tion vivi.

La unua movo de Leo, tiu ĉi movo kiun oni neniam povas malhelpi, ne estis premi la malstreĉilon sed kaŝi sian pistolon post la dorson.

Sed tiun ĉi movon vidis la mastro kiu alproksimiĝante diris:

“Kion do vi tie faras?” Kaj li altiris al si la manon kaj la pistolon.

“Vi estis pafonta kuglon tra la kapo?” Leo faris jesan signalon.

“Kiel pri la kvindek frankojn kiujn vi ŝuldas al mi?”

“Mi ne havas ilin.”

“Tiel, vi ne nur ne pagas min, sed ankoraŭ vi mortigas vin ĉe mi, kaj embarasas min per malviva homo! Donu al mi vian pistolon.”

“Kial?”

“Vi demandas tion al mi? Por malhelpi vian memmortigon antaŭ ol vi pagos min! Poste tio estos tute indiferenta al mi, tamen vi devos vin mortigi ekstere.”

“Tiel, mi ne eĉ havas la liberecon morti,” murmuretis Leo, kiun la mizero, la malespero, la malsato kaj la konfuzo kiu ĉiam antaŭiras la memmortigo, igis tute senpova, kaj kiu, apenaŭ sciante kion li faris, altiris sian armilon al la mastro, dirante:

“Malgraŭ ĉio, mi ŝuldas monon al vi, mi estas via, faru el mi kion vi volas. Oni arestu min se tio al vi ŝajnas bone.”

“Ĉu vi do estas tre malfeliĉa?”

“Ho jes! mi estas tia.”

“Ĉu vi ne scias kiel fari ion?”

“Mi scias ĉion.”

“Ĉion!”

“Jes, ĉion, de araba kaj greka ĝis la rimedo por fari malkaran sapon. Tamen mi mortas de malsato.”

“Kompreneble! Nenio el ĉio tio nutras homon, kaj vi ne estas la unua.”

“Mi volis doni lecionojn: oni proponis al mi mil ducent frankojn jare. Mil ducent frankojn por pasigi la tutan tagon instruante al amaso de ok ĝis dekjaraj malsprituloj, el kiuj, ĉiu estas pli nescia, pli malagrabla, pli malbela ol la alia.”

“Poste?”

“Poste, mi faris tradukon el arabaj kantoj, belegaj kantoj, tute nekonataj ĉe Eŭropo kaj kapablaj aliformigi la tutan nordan literaturon.”

“Nu?”

“Nu, la eldonisto postulis de mi du mil frankojn por presi mian tradukon.”

“Vi devus provi ion alian.”

“Tion mi faris. Mi petis laboron ĉe la franca registaro, kopion de pentraĵo.”

“Tion vi tuj ricevis. Oni diras, ke en Francujo, la registaro multe kuraĝigas la belartojn.”

“Oni proponis al mi okcent frankojn por fari kopion laŭ Velaskes kiu necesus jaron da laboro.”

“Ha! tio estas tre amuza! Daŭrigu,” diris la mastro metante la manojn sur la koksojn kaj ŝajne tre interesata pri tio, kion li aŭdadis.

“Ha! Tio vin amuzas?”

“Multege!”

Kaj la mastro sidiĝis, li ĵus pripensis, ke li estus pli komforta sidante ol starante.

“Mi tiam min turnis al ĵurnalo,” daŭrigis Leo, “por traduki fremdajn novaĵojn kaj skribi sciencajn artikolojn. Post monato, mi estis perlaborinta okdek frankojn, kaj mi ricevis la ordonon jam ne skribi sciencajn artikolojn tial ke abonintoj skribis, ke tio enuigis ilin.”

“Ha jes! Tiuj ĉi sciencaj artikoloj estas netolereblaj!” diris la mastro ridegante.

“Tiam, mi kunmetis miajn lastajn rimedojn kaj mi venis en Anglujon.”

“Vi faris bone.”

“Parolante bonegan anglan, mi intencis instrui francan al viaj junaj sinjoroj, sed mi nesingardeme elparolis la vorton ‘ĉemizo’ antaŭ sinjorino, patrino de unu el viaj samlandanoj kaj tiun tagon mem oni forpermesis min.”

“Kaj post tio?”

“Post tio, mi faris nenion. Mi venis loĝi ĉe vi, kaj mi ŝuldas al vi kvindek frankojn.”

“Vi antaŭe devis kontentiĝi havante la unuan oficon kiun vi trovis, tiu po mil ducent frankojn.”

“Kontentiĝi! mi plivolas morti.”

“Mi ja kontentiĝas laŭ tio, kion mi havas,” diris la mastro fiere, “kaj de dudek jaroj mi kuiras.”

“Eble mi kontentiĝus se mi ne amus.”

“Vi amas?”

“Jes! Por ricevi tiun, kiun mi amas, mi devis perlabori kvindek mil frankojn antaŭ unu jaro.”

“Kvindek mil frankojn antaŭ unu jaro! kiam mi ankoraŭ ne havas pli ol dudek kvin mil frankojn, la duono de tio, kion vi volas, kaj eĉ nur post dudek jaroj da laboro! Vi estis frenezulo, mia kara!”

“Kaj post ses semajnoj finos la jaron. Jen kial mi plivolis morti hodiaŭ ol atendi ĝis la fino.”

La mastro ŝajnis profunde enpensi.

“Mi havas ideon!” li subite ekkriis.

“Vi?”

“Jes, mi! Vi bezonas kvindek mil frankojn?”

“Jes.”

“Se mi havigos al vi sesdek mil frankojn, ĉu vi donos al mi dek mil?”

Leo rigardis la mastron kiel oni rigardas frenezulon.

“Mi parolas al vi serioze.”

“Vi povas havigi al mi sesdek mil frankojn?”

“Antaŭ ol unu monato.”

Leo leviĝis kaj sin ĵetis je la kolo de la mastro kiu forpuŝante lin per la mano daŭrigis:

“Ĉu vi havas bonan stomakon?”

“Bonegan, sed kial?”

“Ĉu vi iam trouzis ĝin?”

“Neniam.”

“Vi edziĝos je via amatino.”

“Kiel?”

“Kuraĝu! Estas tio kion vi necesas.”

“Kion vi volas diri?”

“Vestiĝu!”

“Mi ne havas aliajn vestojn ol tiujn.”

“Tial, mi prunte donis al vi, kaj mi venigos raziston kiu razos vian barbon. Ni estas irontaj ĉe granda sinjoro, lordo de Anglujo.”

“Kiu al mi donos sesdek mil frankojn?”

“Kiu ebligos, ke vi ilin perlaboros, se vi havas bonan stomakon.”

“Mi tute ne komprenas.”

“Vi ne bezonas kompreni. Ĉu vi havas bonan stomakon?”

“Jes, mi ripetas al vi.”

“Ĉu vi ŝatas manĝi kolombon?”

“Mi tre multe ŝatas tion.”

“Vi estas savita kaj mi profitos dek mil frankojn. Atendu min, mi baldaŭ revenos.”

Dudek minutoj post tiu interparolado, Leo, razita, vestita per vesto kvaroble tro larĝa por li, sed pli pura ol tiu kiun li portis dum unu monato, eliris el la gastejo kune kun la mastro, ne ankoraŭ sciante kien li iras nek kian rilaton povis havi la kolomboj kun la amo, kaj la kvindek mil frankoj kiujn li bezonis.

IV

Sro. Peters alkondukis Leon al unu el la plej riĉaj domegoj de Pikadilo.

“Ĉu Lia Moŝto, Lordo Lenisdalo estas dome?” demandis la mastro, starante respekte, kun la ĉapelo en la mano, antaŭ la galonita lakeo al kiu li sin turnis, signalante al Leo, ke li faru same. La lakeo respondis:

“Ne. Lia Moŝto ne akceptas hodiaŭ.”

“Bonvolu diri al Lia Moŝto, ke estas iu pri la kolomboj,” daŭrigis Peters.

“Ha! se estas pri la kolomboj vi povas eniri,” respondis la lakeo.

Peters triumfe rigardis Leon kaj murmuretis: “Ĉio iras bone.”

Leo kredis, ke li revas.

La lakeo enkondukis la du vizitantojn en riĉan, oran kaj silkan salonon kaj diris per multe pli respekta voĉtono ol antaŭe.

“Mi sciigos Lian Moŝton.”

Post dudek minutoj aperis la Lordo.

Estis homo ĉirkaŭ sesdekjara, alta, maldika, kun blankaj haroj, distinga ekstero, kaj rigardoj de homo kiu kutimas protekti la petantojn kaj respondi al ili.

Peters sin levante, kiel Leo, kaj humilege salutante per tri aŭ kvar salutoj, diris:

“Via Moŝto, mi venas proponi al via ekscelenco tiun ĉi sinjoron, kiu deziras konkuri je la kolomba premio.”

Sro. Lenisdalo rigardis Leon kiel naturisto rigardus insekton, kiun li unuafoje vidas.

“Vi estas franco?” demandis la moŝto, uzante la francan lingvon por paroli al Leo.

“Yes, my lord,” li respondis angle, kio flatis la filon de Albiono.

“Kaj vi deziras konkuri je la kolomba premio?”

“Mi tute ne scias, Via Moŝto, sed antaŭ kvarono da horo mi estis trapafonta mian kapon kiam eniris Sro. Peters, la mastro, en mian ĉambron kaj, kortuŝite de la rakonto pri mia malfeliĉo li proponis al mi ebligi min gajni dekdu mil dolarojn post unu monato, nur ĝis nun mi ne sukcesis igi lin diri al mi kiamaniere.”

La anglo respondis per malvarma diplomata voĉtono:

“Jen la afero, sinjoro. Ekzistas en Londono societo de spertuloj kies prezidanto mi estas. Tiu ĉi societo multe dezirante klarigi ĉiujn sciencajn demandojn proponis premion po dek du mil dolaroj al tiu, kiu, dum unu monato, manĝos ĉiutage kolombon je la vespermanĝo. Tio unuatempe ŝajnis facila, sed neniu ankoraŭ sukcesis, kvankam multaj provis la taskon. Kelkaj ĉesis post la deka kolombo, aliaj malsaniĝis je la dek kvina, kaj tri el la konkurantoj mortis inter la dudek dua kaj la dudek kvina. Tiam estis la premio nur tridek mil frankoj. La malfacileco ĝin gajni kaŭzis, ke ni ĝin duobligis. Ĉu vi deziras konkuri, sinjoro?”

Ni tute ne povas priskribi la miron de Leo. Li respondis, ne bone sciante kion li diras:

“Jes, Via Moŝto, sed vi liveros la kolombojn?”

“Kompreneble.”

“Tial ke miaj rimedoj tute ne permesas al mi tiun elspezon.”

“Kaj, kiam vi ekkomencos?”

“Hodiaŭ mem.”

“Bonvolu sciigi al mi vian nomon,” diris la moŝto, sidiĝante kaj malfermante grandegan registrolibron kun la blazonŝildo de Anglujo.

“Leo.”

“Kiom aĝon vi havas?”

“Mi havas tridek jarojn.”

“Kian metion?”

“Mi havas nenian; mi estis oficisto ĉe la ministrejo, sed mi forlasis mian oficon por utiligi miajn sciadojn aliamaniere.”

“Vi do estas sperta?”

“Mi ricevis sufiĉe bonan instruadon.”

“Ni havas, kiel anon de nia societo, rimarkindan heleniston, Lian Moŝton Burlanon.”

“Mi aŭdis pri li, sed li faris multe da eraroj en sia Orfea traduko.”

“Ni havas Lian Moŝton Gastrukon, la orientaliston.”

“Kiu multe eraris en sia studado pri la poeto Sadio.”

“Ĉu vi parolas arabe?”

“Jes, sinjoro.”

“Ni ankaŭ havas konatan arkeologiiston.”

“Lia Moŝto Starleo. Se mi havus la honoron lin koni, mi pruvus al li, ke li dufoje eraris pri la datoj, kiujn li fiksis al la egiptaj konstruaĵoj.”

“Ĉu vi ankoraŭ konas Lian Moŝton Galbion?”

“La astronomiisto?”

“Jes.”

“Tre bone, per liaj verkoj.”

“Ĉu li ankaŭ eraris?”

“Pli ol la aliaj, ĉar mi eltrovis stelon kies ekziston li eĉ ne suspektis kaj kiun mi montros al li kiam ajn li deziros, stelon, kiu mezuras kvaroble la ĉirkaŭon de la tero.”

“Nu, sinjoro, ĉu vi scias ĉion?”

“Preskaŭ, sinjoro.”

“Kaj vi nun deziras scii ĉu vi povas manĝi tridek kolombojn en unu monato?”

“Ne, sinjoro, mi deziras akiri per kia ajn rimedo, se nur ĝi estos honesta rimedo, kvindek mil frankojn antaŭ ol monato, ĉar nur tiel mi povos edziĝi je la virino kiun mi amas.”

“Nu, sinjoro, mi faros pli multe por vi, se vi meritos la premion; mi mem prezentos vin al la reĝo kaj allasigos vin en nian societon.”

Kiel danko Leo klinigis la kapon. Sro. Lenisdalo daŭrigis:

“Ni do diras: nenian oficon?”

“Jes, Via Moŝto.”

“Kie vi naskiĝis?”

“Parizon.”

“Kaj kie vi nun loĝas?”

“Ĉe la Hotelo Nigra Leono, Terrura Strato.”

“Tre bone. Nun, jenaj estas la kondiĉoj de la traktaĵo. Vi povas manĝi kaj trinki ĉion, kion vi deziras; sed, ĉiutage, dum unu monato, je la sesa vespere, vi manĝos rostitan kolombon. Du el ni ĉeestos vian manĝon kaj skribos raporton pri tio, kio okazos. La kolombo devas esti tute manĝita. Se vi forlasas la provon vi ne povos ree konkuri; malsaniĝante kaŭze de tiu ĉi nutrado vi ricevos kvin cent frankojn por la elspezo kaŭzita de la malsano; mortinte, kiel la tri konkurantoj pri kiuj mi ĵus parolis al vi, vi estos enterigita je la kosto de la societo kaj la kaŭzo de via morto estos gravurita sur vian tombŝtonon.”

“Mi multe dankas vin pro ĉiuj tiuj informoj, Via Moŝto, sed, ĉu vi permesas al mi fari demandon al vi?”

“Parolu.”

“Ĉu via societo ne proponis premion pri kelkaj sciencaj problemoj solvotaj terkulture, historie, astronomie, lingve?”

“Ne. Ĉio tio tute ne interesas nin. Ni antaŭ ĉio plivolas scii la kapablon de la homa korpo.”

“Vi bone komprenas, Via Moŝto, ke mi plivolus utiligi mian spertecon ol mian stomakon.”

“Ĉu vi ne bezonas kvindek mil frankojn?”

“Jes, Via Moŝto.”

“Nu, tio estas la sola rimedo por ilin akiri. La oficoj kiujn niaj sciuloj atingis estos nur honoralportantaj oficoj de kiuj nur ilia memamo ricevas ion. Tiel, ni bone interkonsentas, ĉu ne?” daŭrigis lia moŝto, “tridek rostitajn kolombojn, de hodiaŭ la 31’a de Julio ĝis la 1’a de Septembro.”

“Kie mi devas manĝi tiun manĝon?”

“Kie vi volas.”

“Ĉe mi,” diris Peters.

“Jes,” diris la moŝto, kaj Peters demandis:

“Ĉu Via Moŝto permesos al mi, se tiu ĉi sinjoro meritos la premion, fari cirkulerajn prospektojn pri mia hotelo kaj priskribi en ili tiun eksterordinaran agon?”

“Mi konsiliĝos kun la societo pri tio.”

“Kiel bona estas Via Moŝto!”

Lia moŝto daŭrigis:

“Adiaŭ, sinjoro, bonan sukceson. Mi varmege deziras tion pro vi kaj pro la scienco, kaj se vi sukcesos, kiel mi antaŭe diris al vi, la favoro de la reĝo estos via kaj la plej grandaj domoj de Londono estos malfermataj al vi.”

“Nu!” al si diris Leo, elirante el la domo ĉiam akompanite de Peters, “kia bono estis lerni latinan, grekan, araban, italan, hispanan, anglan, germanan lingvojn, historion, geometrion, astronomion, terkulturon, biologion, fizikon, ĥemion kaj la moldan-valakan lingvon?—se mi devas manĝi tridek kolombojn en unu monato por edziĝi je ŝi kiun mi amas kaj akiri kvindek mil frankojn. Ho! scienco, vi estas nur vantaĵo!”

V

La saman tagon Leo eklaboris.

Ok tagojn poste iliaj moŝtoj Burlano kaj Storelo, kiuj volis esti ĉeestantoj dum la tuta monato, revenis, je la sepa vespere, ĉe la Lenisdalan Moŝton.

“Nu?” diris tiu ĉi.

“Nu! li ankoraŭ manĝis kolombon hodiaŭ.”

“Tute?”

“Tute.”

“Li estas fortulo.”

La 15’an de Aŭgusto, Sro. Lenisdalo diris al la ĉeestintoj:

“Kaj pri nia konkuranto, ĉu li estas malviva?”

“Tute ne.”

“Li ĉiam manĝas kolombon?”

“Ĉiam.”

“Rostitan?”

“Rostitan.”

“Tute?”

“Tute.”

“Bone! li preterpasis la duan periodon.”

La 25’an, li mem iris por vidi Leon, kiun li preskaŭ ne rekonis. Nia heroo havis fajrajn okulojn kaj aspekton febran.

“Kiel vi sanas?” demandis al li la prezidanto de la societo.

“Tre malbone.”

“Kaj vi persistas?”

“Jes.”

“Vi estas la Velingtono de la kolomboj!”

Sro. Lenisdalo volis ĉeesti mem la tri lastajn manĝojn, kiujn Leo povis manĝi nur ŝtopante la nazon, tiel malbona ŝajnis al li la kolomba odoro.

Kiu iam kredus, ke tiu ĉi birdeto tiel fama pro sia fideleco tiel malboniĝus posttempe?

La 30’a de Aŭgusto, sin premis la londona popolo al la pordo de la gastejo de Sro. Peters. Estis malfacile protekti Leon kontraŭ la entuziasmo, kiun li inspiris. Manĝinte la lastan kolombon li devis, kvankam kortuŝite de sia triumfo kaj sufokite per stomakaj doloroj, stari apud la fenestro kaj saluti la populaĉon de la kvartalo, al kiu Sro. Peters faris ĉiutagan paroladon.

Kelkaj spertuloj venis el Skotujo por vidi Leon, sed ili povis lin vidi nur tra la ŝlosiltruo, kaj por tio donis almenaŭ kvin funtojn al Peters.

La 2’an de Septembro estis gajnita la premio. Sro. Peters vendis al angla turisto, kiu antaŭe aĉetis ducent tri dekan bastonon de Voltaire, la veston kiun Leo portis dum la tuta tempo de la provo. Li vendis tiun ĉi veston po kvin cent funtojn kaj la kolektanto ne donus ĝin po kvin mil. Fine, la 3’an de Septembro 1839 oni legis en la Times:

Sendube niaj legantoj aŭdis pri tiu ĉi juna franco kiu sin prezentis estintan monaton, kiel konkuranto je la premio proponita de Sro. Lenisdalo kaj ĉiuj anoj de la Londona Scienca Societo.

Ni ĝojas anonci, ke la premio estas gajnita de la juna franco sub kies fenestro de ok tagoj kaj ankoraŭ nuntempe amasiĝas granda, scivola kaj entuziasma ĉeestantaro.

La tridek kolomboj estis integrale manĝitaj kaj iliaj ostoj konservitaj, por ke ili estu prezentitaj kaj metitaj en la muzeon kune kun raporto pri la afero.

Oni memoras, ke antaŭ tiu ĉi junulo, pli ol cent tridek konkurantoj forlasis la konkuron post ok aŭ dek-kvintaga penado kaj ke tri el ili mortis.

Tial devas ĝui tiu ĉi junulo bonegan stomakon kaj fortikan energion. Hieraŭ oni donis al la junulo, Sro. Leo, la premion kaj oran medalon. Bela parolado estis farita pri la okazo de Lia Moŝto Burlano, la bonekonata helenisto. Lia Moŝto Lenisdalo mem respondis la paroladon per belega teorio pri la deveno de la religioj kaj la naskiĝo de la lingvoj. Ni ĝojas povi sciigi al niaj legantoj, ke ne estas Sro. Leo ordinara homo, kiun la espero gajni la premion incitis konkuri; li estas spertulo, literaturisto de la unua rango. Tial, li faris la provon de pura scivolo. La pruvo de tio estas, ke li donis dek mil frankojn al la mastro kiu rostigis la kolombojn. La saman vesperon oni prezentis lin al la reĝo. La reĝa Moŝto faris al li donacon de tabakujo riĉigita per diamantoj kaj longe interparoladis kun li pri la impresoj kiujn la multe ripetitaj kolomboj faras al la homa organismo. La hispana ambasadoro tuj skribis al la reĝino petante la krucon de Isabelo la Katolika por Sro. Leo. Princo Kurzofo proponis kvindek mil rublojn al la venkinto se li nur volos ree fari la provon en Rusujo, sed Sro. Leo, kies familio kaj intereso vokas Parizon, bedaŭrinde rifuzis tiun proponon, dirante, ke duan provon li ne povus fari, tial ke tio kion li suferis estas neesprimebla.

La 15’an de Septembro 1839 sin prezentis Leo ĉe Sro. Lebrune, kiun li trovis, kune kun lia filino, en la sama ĉambro en kiu unu jaro antaŭe li lin adiaŭis.

“Nu?” diris la patro. “Jen sepdek kvin mil frankoj,” diris Leo, eltirante el sia poŝo dek kvin biletojn po kvin mil frankoj.

“Dudek kvin mil frankoj pli!” ekkriis Sro. Lebrune mirigite, dum Julio paliĝis de kortuŝeco kaj ruĝiĝis de ĝojo.

“Jes, ne nur mi akiris monon, sed oni faris al mi donacojn kiujn mi vendis por dudek kvin mil frankoj.”

“Kaj vi ŝuldas ĉion tion al via instruiteco?”

“Jes,” respondis Leo, ekĝemante, ĉar li ne volis konfesi la fonton de sia riĉeco.

“Tial, se vi havos filojn vi devos fari spertulojn el ili.”

“La diablo min prenu se mi eĉ instruas al ili la legadon!” diris al si Leo. Kaj li edziĝis je Julio kaj estis feliĉega kaj li havis du infanojn kiuj, malgraŭ la ĵuro al si mem farita de la patro, estas mireginduloj kiuj eniris jam la vojon kiu alkondukas al la Akademio.

Nuntempe, kiam Leo jam ne bezonas sian sciadon por vivi, li povas utiligi ĝin. Li jam eldonis sian tradukon de arabaj kantoj, kiu havigis al li nomon inter la tradukistoj kaj jam pagis al li tridek du frankojn kaj kvindek centimojn laŭ la traktaĵo farita kun la eldonisto, laŭ kiu li ricevis la duonon de la gajno—la verko produktis jam gajnon da sesdek kvin frankojn.

Ĉu tiu ĉi historio pruvas, ke oni devas malestimi la sciencon? Tute ne! Ĝi nur pruvas, ke oni devas postuli de ĝi nur tion, kion ĝi devas doni: la laboron ĉiam; la famon, ne ofte; la nekonatecon, ofte; la riĉecon, neniam.

Ĉu ĝi pruvas, ke oni devas malestimi la kapricojn de la angloj? Tute ne! Ĉar, kiel oni vidas, la kapricoj de kelkaj povas servi la feliĉon de aliaj kaj ĉiuj vojoj sur kiuj oni iras por atingi la feliĉon estas bonaj, se nur oni ĝin atingas.

Do kion ĝi pruvas?

Ĝi pruvas nenion.

Ho, jes! ĝi pruvas, ke la kolombaĵo estas nedigestebla karno kaj, ke Dio uzas ĉiujn rimedojn por helpi tiujn, kiuj havas nenion pri kio riproĉiĝi!